Villafranca de Ebro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villafranca de Ebro
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50174
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 840  (2023) [+]
Loĝdenso 13 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 34′ N, 0° 39′ U (mapo)41.5744538-0.65030870000001Koordinatoj: 41° 34′ N, 0° 39′ U (mapo) [+]
Alto 176 m [+]
Areo 63,635269 km² ( 636 3.5 269 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villafranca de Ebro (Provinco Zaragozo)
Villafranca de Ebro (Provinco Zaragozo)
DEC
Villafranca de Ebro
Villafranca de Ebro
Situo de Villafranca de Ebro
Villafranca de Ebro (Hispanio)
Villafranca de Ebro (Hispanio)
DEC
Villafranca de Ebro
Villafranca de Ebro
Situo de Villafranca de Ebro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villafranca de Ebro [+]
vdr

Villafranca de Ebro [biljaFRANka DEbro] estas municipo de Hispanio, en la sudorienta parto de la Komarko Zaragozo kies ĉefurbo estas Zaragozo mem, sed ankaŭ oni konsideras kiel ĉefurbo Utebo-n, se oni ne konsideras tia Zaragozon, kiel provinca kaj regiona ĉefurbo. Ĝi estas en la centroriento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Villafranca de Ebro estas municipa teritorio en la sudorienta parto de la Komarko Zaragozo, kie ĝi okupas teritorion sudoriente de Alfajarín kaj norde de Osera de Ebro. La aŭtovojo Autovía del Nordeste (kaj poste paga AP-2) kaj N-2 komunikas kun Zaragozo nordokcidente, kaj kun Osera de Ebro sudoriente.

La loĝloko Villafranca de Ebro mem estas je nur 27 km sudoriente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je la maldekstra bordo de la rivero Ebro. Ĝi estas sur 176 msm. La loĝloko mem estas tute inter Nuez de Ebro kaj Osera de Ebro rande de tri meandroj de la rivero Ebro laŭ la ŝoseoj.

Nordokcidente: Alfajarín Norde: Alfajarín kaj Farlete Nordoriente: Monegrillo
Okcidente: Nuez de Ebro Oriente: Pina de Ebro kaj Osera de Ebro
Sudokcidente: El Burgo de Ebro Sude: Fuentes de Ebro Sudoriente: Osera de Ebro

Historio[redakti | redakti fonton]

La preĝejo de Sankta Mikaelo.

Estis iam setlejo de araboj, kiuj lasis irigacian reton. Post la konkero fare de kristanoj, granda parto de loĝantaro estis mudeĥaroj kaj poste moriskoj, kiuj estis forpelitaj el 1610, kio rezultos en ekonomia kaj demografia krizo.

Villafranca, kun Osera de Ebro kaj Nuez de Ebro inter aliaj lokoj, apartenis al la baroneco de Alfajarín, kiu dum la 14-a jarcento apartenis al la familio Cornel. En 1468 la baroneco ekapartenis al Gaspar de Ariño, fondinto de sendependa baroneco de Osera, en 1491. Baldaŭ Villafranca ekapartenis al Villalpando-Funes, senjoroj de la baroneco de Quinto. Sukcedantoj estis ekde 1626 Markizoj de Osera.

La dekreto de forpelo de moriskoj de 1610 forigis multajn familiojn el la loko. Juan Miguel Iñíguez y Eraso estis nomumita unua Markizo de Villafranca de Ebro pro decido de Filipo la 5-a en 1703. La markizo konstruigis palacon.

Villafranca de Ebro demografie kreskiĝis fakte jam ekde la dua duono de la 19-a jarcento. Kelkaj loĝlokoj de la provinco perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, sed en Villafranca de Ebro tute male, oni plialtiĝis ĝis nunaj 848 (2022) ĉefe jam en la 21-a jarcento pro proksimeco al la ĉefurbo (dormurbo) kaj al la komunikvojoj de la akso de la valo de Ebro.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo, brutobredado, kaj sekva nutrindustrio, krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Sed ĉefa rimedo nune estas industrio.

El vidindaĵoj menciindas la preĝejo, la palaco de la markizo, kaj naturaj lokoj ĉe la rivero.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]