Villers-le-Lac

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Villers-le-Lac
komunumo
Saut du Doubs 01.jpg
Saut-du-Doubs : Doubs saltas de alteco de 27 m.
Oficiala nomo: Villers-le-Lac
Ŝtato Flago de Francio  Francio
Regiono Franĉ-Konteo
Departemento Doubs
Arondismento Pontarlier
Kantono Morteau
Interkomunumreto Val de Morteau
Rivero Doubs
Situo Villers-le-Lac
 - koordinatoj 47°3′41″N 06°40′15″E  /  47.06139°N, 6.67083°O / 47.06139; 6.67083 (Villers-le-Lac)
Plej alta punkto
 - alteco 1 260 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 750 m s. m.
Areo 30,17 km² (3 017 ha)
Loĝantaro 4 445 (2011)
Denseco 147,33 loĝ./km²
Urbestrino Dominique Mollier
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 25130
INSEE 25321
Situo de Villers-le-Lac kadre de Francio
ButtonRed.svg
Situo de Villers-le-Lac kadre de Francio
Situo de Villers-le-Lac kadre de Franĉ-Konteo
ButtonRed.svg
Situo de Villers-le-Lac kadre de Franĉ-Konteo
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Villers-le-Lac
Retpaĝo: www.villers-le-lac.fr

Villers-le-Lac estas komunumo en Francio, en departemento Doubs, en arondismento Pontarlier. Ĝi havis 4 445 loĝantojn en 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Villers-le-Lac situas en Ĵurasa montaro, ĉe la bordo de la rivero Doubs. Post Villers-le-Lac orienten la rivero Doubs faras meandrojn "Les Méandres", kie ŝipoj veturas por atingi la akvofalon Le Saut-du-Doubs. Post la meandroj oni atingas lagon. Svisoj nomas tiun lagon "Lac des Brenets". Francoj nomas tiun lagon "Lac de Chaillexon". Post tiu lago orienten la rivero Doubs estas la landlimo inter Francio kaj Svislando. Post la lago la rivero Doubs eniras gorĝon, mallarĝan valon kun klifoj "Les Bassins". Tie veturas la ŝipoj, ĉu francaj, ĉu svisaj. Oriente de tiu sovaĝa parto staras natura fermo, kie estas restoracioj kaj havenoj. Oriente de tiu loko la rivero fluas deklive kaj rapide: "Les Rapides". Post tiu parto aperas la akvofalo "La Chute": le Doubs saltas de alteco de 27 m en la loko nomata salto de Doubs.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La muzeo pri horloĝoj

Tie oni fabrikas kolbasojn, fromaĝojn kaj partojn de horloĝo.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Villers-le-Lac limas Les Brenets en Svisio kaj Morteau en Francio.

Villers-le-Lac kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 2 voĉojn (0,15 %) en 2004, 2 voĉojn (0,16 % ) en 2009 kaj 1 voĉon (0,07 %) en 2014.

Se oni promenas sur svisa grundo el Les Brenets al la akvofalo Le Saut-du-Doubs, oni povas vidi la verdan stelon de Esperanto en la rokoj. Estas ZEO en Les Brenets, memorŝildo pri Edouard Ducommun.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]