Vilma Beck

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vilma BECK [bek], laŭ hungarlingve kutima nomordo Beck Vilma estis hungara spiono. Ŝia origina familia nomo estis Racidula.

Vilma Beck

Vilma Racidula/Beck [1] naskiĝis en 1810 en Hungara reĝlando, ŝi mortis en 1851 en Anglio en Birmingham.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Vilma Racidula devenis el juda familio. Dum la Hungara revolucio de 1848 ŝi estis spiono por la hungara armeo (laŭ ĵurnalisto ŝi servis ankaŭ al Habsburgoj[1]. Post falo de la liberecbatalo ŝi migris al Britio kiel Vilma Beck, eĉ ŝi deklaris sin barono. Ŝi kontaktiĝis kun la aliaj hungaraj rifuĝintoj kaj ŝi donis informojn al la brita polico. Ŝajnas, ŝi profitis la informojn por ĉantaĝi. Antaŭ alveno de Lajos Kossuth ŝi estis arestita, kie ŝi mortis. Pli frue ŝi eldonis rememorojn pri la hungara revolucio kaj liberecbatalo, la libro aperis ne nur angle, sed ankaŭ germane, france fine hungare aperis.

Ŝia menciita libro[redakti | redakti fonton]

  • Personal adventures during the late war of independence in Hungary (1850)
  • Memoiren einer Dame während des letzten Unabhängigkeitskrieges in Ungarn (1851) - tradukita al germana
  • Egy hölgy emlékiratai az 1848-49-iki magyar szabadságharczról (1901) - tradukita al hungara

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Holch Gábor - Vajna Tamás: Az igazi Trebitsch? Magyar kalandorok anno. HVG 2009. május 16. 37-38.