Vincent Beaupre

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vincent Beaupré[redakti | redakti fonton]

Vincent Beaupré [boPRE] (naskiĝis 1914, mortis la 16-an de septembro 1984) aktivadis dum la sesdekaj kaj sepdekaj jaroj de la 20a jarcento. Li esperantistiĝis en 1960 kaj partoprenis la Universalan Kongreson de Esperanto en Budapeŝto en 1967. Kun granda entuziasmo li revenis al sia urbo, Kebeko, kaj fondis la Kebekan Esperanto-Klubon. Li estis ties prezidanto en 1965, kiam, laŭ lia mesaĝo en la kluba gazeto L’ Alvoko, ĝi atingis “102 aktivajn membrojn”.

De la jaro 1968 kaj dum la 70aj jaroj, li estis estrarano de Kanada Esperanto-Asocio (KEA) kaj ofte, spite al la distancoj, vojaĝis al la estraraj kunsidoj. Li kompreneble partoprenis en kelkaj kongresoj de KEA. Malgraŭ malbona sanstato li ĉeestis la fondiĝon de Esperanto-Societo Kebekia en septembro 1982.

En 1972 li publikigis Esperantan tradukon de ses el la Kristnaskaj Rakontoj de la franc-kanada verkisto Louis Fréchette (1839–1908). Lia traduko ne estis presita, sed parte tajpmaŝine-karbpapere, parte multobligmaŝine multobligita de la kebekia Esperantisto frato Paul Durette (1900–1972). Esperanto-Societo Kebekia planas publikigi novan, reviziitan eldonon de tiu traduko en 2013.

Nekrologo estis publikigita, laŭ informoj de Paul Ronald kaj Viktoro Jaar, sur la dorsa kovrilo de la tiama KEA-informilo Alumeto, numero 11, novembro 1984, de kie devenas granda parto de la ĉi-supraj informoj.