Vinko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Vinko
Granda vinko Vinca major
Granda vinko Vinca major
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Gencianaloj Gentianales
Familio: Apocinacoj Apocynaceae
Genro: Vinko Vinca
L.
Specioj

Vinca balcanica
Vinca difformis
Vinca herbacea
Vinca major - Granda vinko
Vinca minor - Eta vinko

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Vinko (Vinca el apocinacoj) estas palearktisa genro de plurjaraj, laktosukohavaj herboj kaj duolignecaj plantoj kun vintrodaŭraj, kontraŭe duopaj folioj, kun unuope akselaj, bluaj aŭ blankaj floroj, havantaj kuniĝpetalan, kvinloban korolon, kaj kun kapsulecaj fruktoj (dufolikloj); 7 specioj en Eŭropo, Norda Afriko kaj Okcidenta kaj Centra Azio, kelkaj pororname kultivataj kaj unu, eta vinko (Vinca minor), medicine uzata inter alie pro enhavo de vinkamino [1].

Piednotoj

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002, p. 1235-1236