Virgulino de la Kolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Retablo de la Virgulino.

La Virgulino de la Kolombo (en la hispana lingvo:Virgen de la Paloma) estas maria bildo de Madrido (Hispanio). Kvankam ŝi ne estas la oficiala patronino de la urbo Madrido (la patronino estas la Virgulino de la Almudeno), tradicie ĝi estas konsiderata "populara patronino de la madridanoj" kaj ĝuas je granda sekvantaro. Je ĝia honoro ĉiujare estas celebrataj la Festoj de la Kolombo, tipe madridaj. Temas pri tradicio el la fino de la 18-a jarcento.

La bildo de la Virgulino estas tolo anstataŭ la tradicia skulptaĵo. La pentraĵo troviĝas en la centro de retablo situanta en la Preĝejo de la Kolombo, en la kvartalo La Latina.

Laŭ informo skribita en 1791 de la markizo José Antonio de Armona y Murga, urbestro de Madrido, la tolo, kiu reprezentas la bildon pri la Virgulino de la Soleco, estis trovita aŭ donacita al kelkaj infanoj por ke ili ludu per ĝi en loko apuda al la strato de la Kolombo. Tie loĝis Isabel Tintero, kiu vidinte la okazintaĵon ĝin havis por si, purigis, enkadrigis kaj metis en la stratpordon de sia domo. La fervora kultado al la bildo fare de Tintero disvastiĝis inter la najbaroj.

Al la Virgulino estis atribuitaj pluraj mirakloj, ĝia kultado rapide disvastiĝis ĝis la Reĝa Familio. Onidire Maria Luiza de Parmo (edzino de Karlo la 4a) estis tre fervora devotino de ĉi bildo post akirado de la Virgulino de la Kolombo, la kuracado de sia filo Fernando la 7-a (Hispanio).

Pro amasa alveno de kredantoj, Isabel Tintero decidis uzi ĉambron de sia propra domo, sed eĉ tiel ne sufiĉis kaj ekiĝis la proceduro por starigi kapelon en la sama strato. La projekton realigis Francisco Sánchez, disĉiplo de Ventura Rodríguez, finiĝinte en 1795. La kapelo, dediĉita al Nia Sinjorino de la Soleco, konstruiĝis kun la subteno de la Reĝa Familio. Kvankam ĝia nomo estas de la Soleco, ĝi estas populare konata kiel "de la Kolombo" pro ĝia situo en la strato kun sama nomo.

La kultado kreskegis kaj la kapelo iĝis malgranda. En 1891, ĝi iĝis paroĥejo Sankta Petro la Reĝa, sed la konstruaĵo troviĝis je tre malbonaj kondiĉoj, pro kio oni elpensis la kreadon de nova preĝejo. En 1896 komenciĝis la konstruado de la nova preĝejo laŭ la projekto de la arkitekto Lorenzo Álvarez Capra, kaj inaŭguriĝis en 1912. Ĝia eksteraĵo havas novmudeĥaran stilon kaj interne ĝi havas gotikajn elementojn.

La 15an de aŭgusto, dato kiu koincidas kun la Ĉielenpreno de Maria, celebriĝas la solena meso en la kirko. Post kiam fajroestingisto (de kiu ĝi estas patronino) havas la honoron dekroĉi la bildon el la retablo kaj poste okazas procesio kun la ĉeesto de la ĉefepiskopo aŭ helpepiskopozobispo, la urbestro de Madrido, reprezentantoj de la fajroestingistoj, gravuloj kaj la publiko ĝenerale kiuj procesias sur la stratoj de la kvartalo La Latina. Post la procesio, la fajroestingistoj denove pendigas la bildon en la altaro.