Viro kaj virino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Viro kaj virino
filmo
Originala titolo Un homme et une femme
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 1966, 25 okt. 1966
Ĝenro filma dramo, amafera filmo, melodrama
Kameraado Claude Lelouch
Reĝisoro(j) Claude Lelouch
Produktisto(j) Claude Lelouch
Scenaro Claude Lelouch • Pierre Uytterhoeven
Loko de rakonto Parizo
Muziko de Francis Lai
Rolantoj Anouk Aimée • Jean-Louis Trintignant • Pierre Barouh • Antoine Sire • Gérard Larrousse • Gérard Sire • Henri Chemin • Paul Le Person • Simone Paris • Souâd Amidou • Valérie Lagrange • Yane Barry
Produktinta firmao Les Films 13
Honorigoj Silver nugget for the best foreign film • Akademia Premio por la Plej Bona Originala Scenaro • Akademia premio por la plej bona fremdlingva filmoOra Palmo
IMDb
vdr

Viro kaj virino (france Un homme et une femme) estas franca dram-amafera filmo de 1966. La scenaro estis verkita fare de Claude Lelouch kaj Pierre Uytterhoeven kaj direktita fare de Lelouch. La filmo estas speciala pro sia abunda kinematografio (Lelouch havas fonon en komerca fotarto), kiu montras glatajn transirojn inter buntkoloraj, nigrablankaj, kaj malhelbrunaj tonaj fotoj, kaj por sia akustika trako, kiu estis komponita fare de Francis Lai.

La filmo estis prezentita ĉe la Festivalo de Cannes de 1966 , kie ĝi gajnis la Oran Palmon. La samnoma kanto Un homme et une femme estis prezentita fare de Nicolle Croisille kaj Pierre Barouh, kaj estis nomumita por Plej bona Originala Kanto en Plenlonga Filmo ĉe la Premioj Oraj Globoj.

Sekvaĵo, Un Homme et une Femme, 20 Ans Déjà, estis publikigita en kinejoj en 1986.

Resuma intrigo[redakti | redakti fonton]

Juna vidvino, Anne Gauthier, kreskigas sian filinon Françoise memstare post kiam ŝia edzo (Pierre Barouh) mortas en la tasko kiel stuntisto en filmakcidento kiun Anne atestis. Anne daŭre laboras kiel kontrolisto por la filmscenaro en Parizo , samtempe ŝi ofte vizitas Deauville en norda Francio kie ŝia filino iras al loĝlernejo. Juna vidvo, Jean-Louis, kreskigas sian filon Antoine sole post kiam lia edzino Valerie faras sinmortigon post kiam Jean-Louis travivis preskaŭ mortigan akcidenton en la 24 Horoj de Le Mans konkurso. Li laboras kiel konkursaŭtoŝoforo, dum lia filo estas edukita en la sama loĝlernejo en Deauville.

Unun tagon, Anne kaj Jean-Louis renkontiĝas en la loĝlernejo kie iliaj infanoj ĉeestas en Deauville. Unun nokton, post kiam Anne maltrafas la lastan trajnon, ili vojaĝas kune al domo en Parizo, Ili estas tuj altiritaj unu al la alia kaj ĝuas agrablan tagmanĝon kune, kaj iliaj infanoj ŝajnas bone interkonsenti. Jean-Louis planas partopreni dum la Rally Monte-Carlo en Sudorienta Francio. Ĉiutage, Anne atente sekvas novaĵojn pri la konkurso, kiu okazas en malbonaj vetercirkonstancoj laŭ la glaciaj kaj glitigaj vojoj laŭ la Franca Riviero.

La rakonto spuras la evoluon de ilia enamiĝo dum pluraj vojaĝoj al Deauville kaj tio formiĝas malgraŭ la sentoj de kulpo kiuj Anne sentas pri la perdo de sia antaŭa edzo. Post kiam ili pasigas nokton kune en Deauville, Anne ekkomprenas ke ŝi ne estas fidela al la memoro de sia edzo, kaj decidas forlasi Jean-Louis. Ĉar ŝi vojaĝas reen al Parizo per trajno, Jean-Louis rapidas por renkonti ŝin ĉe la stacio, kaj kiam ŝi eliras de la trajno ŝi estas surprizita por vidi lin tie. Feliĉa ke ŝia amanto estas reen, ili brakumas kiam la filmo finiĝas. La daŭrigo de la rilato restas malfermita al interpreto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]