Virusa hepatito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Virusa hepatito estas inflama malsano de la hepato.

Sube ni parolu pri la specifaj virusaj malsanoj de hepato: la virusaj hepatitoj. Hepatiton ankaŭ povas kaŭzi alkoholo, drogoj, toksoj kaj variaj medicinaj disordoj.

Antaŭ nur kelkaj jardekoj oni diferencigis du tipojn de virusaj hepatitoj: la infektan hepatiton aŭ hepatiton A kaj la seran hepatiton aŭ hepatiton B. Baldaŭ estis priskribita la tiel nomata „hepatito nek A nek B”, poste subdividita en la hepatitojn C kaj E. Nuntempe la nombro de la priskribitaj tipoj de virusaj hepatitoj jam atingis 8: hepatitoj A, B, C, D, E, F, G kaj TTV. Kaj tio, verŝajne, ne estos la fino.

La problemo de la virusaj hepatitoj estas unu el la plej signifoplenaj por la moderna kaj estonta medicino. La kvanto de malsanuloj kaj virusportantoj nur de hepatitoj B kaj C superas 500 milionojn.

Ĉiujn konatajn tipojn de virusaj hepatitoj oni povas subdividi en du grupojn: 1. Hepatitoj A, E kaj F kiuj transdoniĝas precipe kiel intestaj infektoj. 2. Hepatitoj B, C, D kaj G, kiuj disvastiĝas precipe per infektita sango.

La klinikaj simptomoj de diversaj tipoj de hepatitoj en la akuta stadio de la malsano ne tro distingiĝas, kaj la ĝustan diagnozon oni do devas determini per laboratoriaj esploroj. Post la inkubacio, kiu varias (ekzemple, por hepatito A de 15 ĝis 50 tagoj, por hepatito B de 30 ĝis 180 tagoj), kutime aperas la antaŭiktera periodo (4-6 tagoj). Dum ĝi la simptomoj ne estas karakterizaj kaj similas al tiuj de malvarmumo, dispepsio, ktp. Sed en la sango jam pligrandiĝas la kvanto de hepataj fermentoj. Dum la iktera periodo pro la daŭrigata malordigo de la hepata funkcio ĉiuj simptomoj jam videblas: aperas la iktereco sur la haŭtaj kaj mukaj kovraĵoj, la hepato pligrandiĝas kaj doloras, urino fariĝas flavega, fekaĵo senkoloriĝas, ktp. En la sango pliiĝas la kvanto de bilirubino, la galaj acidoj, ktp.

Sufiĉe ofte ĉe malsanuloj la viruso ne montras klinikajn simptomojn, kaj tiam la diagnozon povas determini laboratoriaj analizoj.

La kuracado de malsanuloj kutime okazas per plenumado de dieta kaj enlita reĝimo, sed se necese la malsanuloj ricevas diversajn medikamentojn: hormonojn, interferonojn, sintezajn kontraŭvirusajn preparaĵojn kaj aliajn. Kutime preskaŭ ĉiuj simptomoj malaperas post unu-du monatoj. Tamen la malsano povas transiri en la kronikan stadion.

En apartaj okazoj, rezulte de detruado de granda kvanto da hepatĉeloj, povas aperi gravaj komplikaĵoj. Pro sia rompo de la kapablo de la hepato forigi diversajn venenojn, en la sango amasiĝas amoniako, fenoloj, ktp, kio alkondukas al la cerba veneniĝo, akuta hepata encefalopatio kaj komata stato. Necesas senprokrasta reanimado.

Nun ni priskribu la apartajn tipojn de virusaj hepatitoj.

Hepatito A[redakti | redakti fonton]

La viruso de hepatito A, entenanta ribonukleatan acidon (RNA), eliĝas el la organismo kun fekaĵo. Pro nepuremeco de multaj malsanuloj la virusoj transmisiiĝas al la sanuloj per malpurigitaj manoj, manĝaĵo, akvo, ktp. Pli ofte malsaniĝas infanoj. En multaj regionoj de Azio kaj Afriko la plimulto de la plenaĝuloj jam malsanis en infaneco.

Hepatito A pli ofte havas la favoran fluadon, kaj kutime ne transiras en kronikan hepatiton. La ĝustan diagnozon povas determini laboratoriaj esploroj (aperigo en la sango de specifaj antikorpoj, la virusa RNA).

La profilaktiko de hepatito A baziĝas sur la plenumado de ĉiuj higienaj postuloj. Nuntempe krom la specifa imunoglobulino por defendo kontraŭ la malsano ekzistas efikaj vakcinoj, kiuj precipe estas necesaj por personoj, loĝantaj aŭ vojaĝantaj en la regionoj kun malfavoraj higienaj kondiĉoj.

Hepatito E[redakti | redakti fonton]

La viruso de hepatito E, entenanta RNA, disvastiĝas simile al la viruso de hepatito A. La plej danĝera faktoro de infektado estas malpurigita akvo. Vastaj akvaj epidemioj de hepatito E estis registritaj en Pakistano, Hindio, Turkmenio kaj aliaj landoj, kiam malsaniĝis multaj miloj da loĝantoj. Precipe gravaj komplikaĵoj okazis ĉe gravedulinoj. Vakcino kontraŭ hepatito E ne ekzistas. La komuna profilaktiko de la malsano similas al tiu de hepatito A.

Hepatito B[redakti | redakti fonton]

La viruso de hepatito B, entenanta desoksiribonukleatan acidon (DNA), havas kelkajn antigenojn (proteidoj), el kiuj la plej gravan diagnozan kaj prognozan signifon havas la tiel nomata surfaca antigeno aŭ HBs-Ag (kie HB = hepatito B, s = surfaco kaj Ag = antigeno). La unuan fojon ĝi estis malkovrita en 1965 ĉe aŭstraliaj aborigenoj (tial ĝia malnova nomo: aŭstralia antigeno) de la usona sciencisto Barich S. Blumberg (en 1976 li estis Nobel-premiita).

Pro la grandega koncentrado en la sango kaj varmorezisteco la viruso de hepatito B precipe disvastiĝas per transfuzado de sango, sangodevenaj preparaĵoj aŭ malbone sterilizitaj medicinaj injektiloj. La viruso povas transdoniĝi ankaŭ per seksaj kontaktoj kaj en la familio per komunaj raziloj, dentobrosoj, ktp. Ankaŭ infektitaj gravedulinoj povas infekti siajn bebojn. Inter la riskogrupoj de hepatito B oni kalkulas la sangoricevantojn, hemofiliajn malsanulojn (ili por kuracado ricevadas sangodevenajn preparaĵojn), hematologiajn malsanulojn, narkotaĵemulojn kaj ankaŭ medicinistojn, kiuj ofte havas kontakton kun sango, kiel kirurgoj, hematologoj, ktp.

Pro la kapablo de la virusa DNA integriĝi kun la hepatĉela DNA, hepatito B povas konduki al kronika hepatito, en apartaj kazoj al cirozo aŭ eĉ en iuj okazoj al hepatkancero. La nivelo de virusportado inter la loĝantaro malsamas en diversaj regionoj: en multaj eŭropaj landoj ĝi estas 1-3 %, en Azio 5-10 %, en apartaj regionoj de Azio, Afriko eĉ 10-20 %. Nuntempe en la mondo estas pli ol 300 milionoj da virusportantoj de hepatito B. Por la ĝusta diagnozo oni uzas laboratoriajn analizojn (aperigo en la sango de la specifaj antigenoj, antikorpoj, la virusa DNA).

La profilaktiko de hepatito B baziĝas sur la severa esploro kaj sendanĝerigo de la sango kaj sangodevenaj preparaĵoj, uzado de individuaj kaj bone sterilizitaj medicinaj instrumentoj, preventado de narkotaĵemo, sendanĝerigo de la seksaj kontaktoj, rimedoj kontraŭ infektado de medicinistoj, ktp. En ekstremaj okazoj oni uzas la specifan imunoglobulinon.

Nuntempe por profilaktiko de hepatito B ekzistas multaj efikaj vakcinoj. En iuj regionoj vakcinado jam estas enigita en la kalendaron de la devigaj vakcinadoj. Tio preventas ne nur la akutajn formojn de la malsano, sed la virusportecon, kronikan hepatiton, cirozon kaj en multaj kazoj eĉ hepatkanceron. Ni opinias, ke la vasta vakcinado kontraŭ hepatito B iom post iom alkondukos al la praktika likvido de tiu grava malsano.

Hepatito D[redakti | redakti fonton]

La viruso de hepatito D – RNA-entenanta – distingiĝas de aliaj virusoj, ĉar ĝi ne povas reproduktiĝi en la hepatĉeloj sen helpo de la viruso de hepatito B. Do, malsaniĝo de hepatito D ne povas esti memstara. Ĝi povas okazi aŭ samtempe kun hepatito B, aŭ aliĝi al hepatito B. La kuna malsaniĝo akiras pli gravan, ofte kronikan karakteron. La vojoj de disvastiĝo de hepatito D kaj la rimedoj de profilaktiko koincidas kun tiuj de hepatito B. Estas tre rimarkinde, ke la vakcino kontraŭ hepatito B samtempe defendas ankaŭ kontraŭ hepatito D.

Hepatito C[redakti | redakti fonton]

Necesas speciale atenti pri hepatito C, ĉar en la 21a jarcento ĝi verŝajne minacos la homaron preskaŭ tiom, kiom aidoso. La viruso – RNA-entenanta – estis apartigita el hepatito nek A nek B en 1989. En la diversaj regionoj de la mondo renkontiĝas variaj stamoj de la viruso. La maniero laŭ kiu la viruso de hepatito C disvastiĝas, similas al tiu de hepatito B. La ĉefaj risko-faktoroj estas transfuzado de infektita sango kaj sangodevenaj preparaĵoj, kaj envejnaj injektoj per malbone sterilizitaj injektiloj. La samaj riskogrupoj ofte estas infektitaj per la virusoj B kaj C. En multaj regionoj dum longa tempo la kuracistoj ne atentis pri la esploroj pri hepatito C en la sango kaj sangodevenaj preparaĵoj, kaj rezulte de tio multaj homoj estis virusinfektitaj. Nuntempe en la mondo la nombro de portantoj de hepatito C estas ĉirkaŭ 200 milionoj.

La viruson de hepatito C oni povas nomi „la malbrua aŭ perfida gangstero” ĉar la akutan stadion de la malsano oni ofte trapasas facile, eĉ nerimarkeble, sed en 50 ĝis 70 okazoj el 100 post iom da tempo ĉe la virusportantoj povas disvolviĝi la kronika hepatito kaj ĉe kelkaj el ili cirozo, kiu en 5 ĝis 8 kazoj el 100 povas konduki al hepatkancero. Por la diagnozo de hepatito C necesas laboratoriaj esploroj: determino en la sango de specifaj antikorpoj aŭ prefere de la virusa RNA per tre sentiva polimeraza ĉena reakcio.

La kaŭzoj de la ofta kronika fluado de hepatito C eble estas ligitaj kun alta mutaciemo de la viruso, kio permesas al ĝi eskapi la pereigan influon kontraŭ ĝi de la homa imunsistemo.

Antaŭ kelkaj jaroj aperis informo, ke kuracado de hepatito C per interferonoj kaj ribavirino povas malgrandigi la probablecon de apero de la kronikaj komplikiĝoj. Estas dezirinde esplori la efikecon de medikamentoj, kiuj blokadas la virusajn fermentojn – proteazojn. Verŝajne, la kuna terapio estos pli efika.

Diference de hepatito B, kontraŭ hepatito C ne ekzistas vakcino. Nenio plu restas, ol la esperiga preventado de la infektiĝo. La komunaj profilaktikaj rimedoj ĉi tie precipe koincidas kun tiuj por hepatito B. Necesas multfojaj esploroj de sangdonantoj, sendanĝerigo de la sango kaj sangodevenaj preparaĵoj. Dezirinde estas krome malpligrandigi la kvanton de sangotransfuzadoj kaj apliki ilin nur en ekstremaj okazoj.

Aliaj hepatitoj[redakti | redakti fonton]

Aliaj tipoj de virusaj hepatitoj ĝis nun ne estas bone pristuditaj. En 1997, komence en Japanio kaj poste en aliaj landoj, estis malkovrita la tiel nomata hepatito TTV. La DNA-entenanta viruso verŝajne povas disvastiĝi per sango kaj eliĝi kun fekaĵo.

vidu[redakti | redakti fonton]

aidoso, tuberkulozo

el Monato (gazeto) [1] laŭ permeso



Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Medicina.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Medicino