Vista (Kalifornio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vista estas urbo en Usono, en subŝtato Kalifornio, en Kantono San Diego. La loknomo signifas hispane: vido.

Situo de Vista en Kalifornio kaj en la kantono
Urbomezo de Vista

Bazaj informoj

Geografio

Vista situas en la sudokcidenta landparto de Usono, en la suda parto de la subŝtato. Oceanside (Kalifornio) troviĝas 8 km, Pacifiko etendiĝas 7 mejlojn.

Historio

Publika konstruaĵo en Vista
Publika konstruaĵo en Vista

En tiu areo indianoj loĝis ĝis fondo de misio fare de hispanoj en 1798. En la jaro 1830 Meksiko sendependiĝis, la prospero de la misio malpliiĝis. En 1850 oni komencis agrikulturadi, sed jam ili estis usonanoj. En 1879 oni kulturis jam vinberojn. En 1882 la poŝto ekfunkciis, tiel la urbeto fondiĝis. En 1963 Vista oficiale urbiĝis.

Klimato

Vista situas en mediteranea klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen. La temperaturo averaĝe varias inter 11-23 °C. La varmo kulminas inter junio-septembro kun rekordo 42 °C, la malvarmo kulminas en januaro kun rekordo -7 °C. Jare pluvas po 336 mm. La pluvo kulminas en februaro, aŭguste malkulminas.

Trafiko

El Vista ĉefvojoj kuras al Oceanside (Kalifornio) kaj Escondido.

Fontoj

Mapo pri Kalifornio, kie estas trovebla Vista en la plej suda parto de Kalifornio
  • Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
  • Tiu ĉi artikolo tradukiĝis helpe de Guglo, estis prenitaj nur tiuj frazpartoj, kiuj estis sencohavaj el anglalingva Vikipedio