Vittorio Goretti

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vittorio GORETTI (naskiĝis en 1939) estas itala amatora astronomo.

Li instruis pri matematiko kaj fiziko en duagrada lernejo de Bolonjo. Kiel amatora astronomo, li dediĉas sin al malkovrado de asteroidoj elde sia privata observatorio en Pianoro[noto 1] en la ĉirkaŭaĵo de Bolonjo (IAU-kodo : 610). Inter 1996 kaj 1999, li malkovris, laŭ la Minor Planet Center, 26 asteroidojn kaj kunmalkovris 5 pliajn[1] en kunlaboro kun Maura Tombelli, Andrea Boattini kaj Luciano Tesi.

Li estas ano de la Associazione Astronomica Cortina kaj kunlaboras kun la Minor Planet Center (MPC) por la spurado de la terrenkontaj asteroidoj de absoluta magnitudo pli granda ol 18,0 fare de la Smithsonian Astrophysical Observatory.

La asteroido 7801 Goretti estis nomita en lia honoro.[2]

Notoj

  1. Paĝaro de la Observatorio de Pianoro (angle)

Referencoj

  1. MPC listo de asteroidaj malkovrintoj(angle)
  2. Asteroido 7801 Goretti , de IAU Minor Planet Center (angle)

Eksteraj ligiloj