Vizo
Vizo (mallongigo por la latina carta visa, "dokumento vidita") estas dokumento eldonita de lando, kiu donas al iu persono la rajton eniri en la koncernan landon dum konkreta periodo de tempo por difinita celo. Kutime oni ricevas la vizon antaŭ la planata vojaĝo ĉe la konsulejo aŭ ambasadejo de la koncerna lando, kelkfoje ankaŭ ĉe la landlimo dum enveturado. Kelkfoje landlima oficialulo konfirmas la eniron apud aŭ en la vizo (ekzemple por kontroli la daŭron de la restado).
Ofte la vizo estas stampata aŭ gluata en la pasporton de la petanto. Kelkfoje oni transdonas ĝin sur aparta folio.
Vidu ankaŭ:
Eksteraj ligiloj
greke LAST: LITOVIO: Vizoj reviziitaj Monato (gazeto) (2008/02, p. 11) greke Vietnam vizo