VolDom

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La volontula domoVolDom estas la domo en kiu la volontuloj de TEJO loĝas. Estas planita translokigi la Centran Oficejon (CO) al la suba etaĝo de VolDom.

Historio[redakti | redakti fonton]

Sekve de Estrara decido el februaro 2016, UEA aĉetis en aŭtuno de 2016 loĝejon kun pluraj dormoĉambroj por volontuloj en Roterdamo. Ĝi situas en la sama strato kiel la Centra Oficejo, je proksimume 10 minutoj piedire.

Tia spaco estas bezonata laŭ la tiama Ĝenerala Direktoro de UEA, Veronika Poór, ĉar kaj UEA kaj TEJO volas plimultigi la volontulojn en la Centra Oficejo: "La bonfarto de niaj volontuloj estas tre grava prioritato, kaj ni opinias ke la nova domo helpos krei taŭgajn kondiĉojn por ili".

La aĉeto de domo estas laŭ Martin Schäffer, tiama Ĝenerala Sekretario de UEA, ankaŭ prudenta financa investo. Per lupagoj UEA ricevos pli ol ĝi povus gajni per ordinara bankdepono.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]