Wace

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wace prezentas la Roman de Rou al Henriko la 2-a, en bildo de 1824.

Wace, n. ĉ. 1115, m. ĉ. 1183, anglo-normanda poeto.

Li naskiĝis en Jersey. En la Roman de Rou li diris ke li loĝis en Caen, Normandio. Li havis eklezian karieron, kaj fine iĝis kanoniko de Bayeux.

Liaj ĉefaj verkoj, en la normanda-franca lingvo, estas

  • Roman de Brut, vers-historio de Britio
  • Roman de Rou, vers-historio de la Dukoj de Normandio
  • vesr-biografioj de Sankta Margareta kaj Sankta Nikolao.

La Roman de Brut estas bazita sur la latina Historia Regum Britanniae de Geoffrey de Monmouth. Inter aliajlegendoj ĝi priskribis la (legendan) fondon de Britio fare de Brutus de Trojo, kaj legendojn pri Reĝo Arturo. Estis Wace kiu unue menciis la Rondan Tablon kaj donis la nomon Excalibur al ties glavo. La verko popularis pro ke ĝi traktis Arturajn legendojn en la normanda, kaj estis la bazo de la longa angla aliteracia poemo Brut de Layamon.

Laŭ Layamon, estis la angla reĝo Henriko la 2-a kiu komisiis la Roman de Rou. Multe da la poemo traktis Vilhelmon la Konkerinton kaj la Normandan venkon de Anglio.