Ronda Tablo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Ronda Tablo kaj la Sankta Gralo, 15-a jarcento

Ronda Tablo estas granda tablo kiu havas rondan platon, ĉe kiu ne ekzistas honoraj, privivilegiaj sidlokoj. La kunsidantoj estas traktataj kiel egalrajtaj partoprenantoj. La ideo de tia tablo devenas el la legendo de Reĝo Arturo, ĉe kies ronda tablo kunsidiĝis la Kavaliroj de la Ronda Tablo, en Kameloto.

Laŭlegende la Arturan tablon fabrikis la magiisto Merlino por Uther Pendragon. Tiu donis ĝin al Reĝo Leodegrance de Cameliard, kiu donis ĝin al Reĝo Arturo kiam tiu edziĝis al lia filino Ginevra. Eblis ke cent kvindek kavaliroj kunsidis ĉirkaŭ la tablo. Tamen unu sidloko (la Siege PerilousDanĝera Sidloko) estis rezervata por la kavaliro kiu sukcese trovos la Sanktan Gralon - ĉiu alia kiu sidiĝus tie mortus - kaj vakis ĝis la alveno de Galahad.

La unua aludo al la Ronda Tablo estas en la Roman de Brut de Wace. Dum la mezepoko, kiam kavaliroj multe ŝatis la Arturajn legendojn, estis Rondtablaj Turniroj. Foje la kavaliroj alprenis al si la nomojn de Arturaj kavaliroj. La unua Rondtablo Turniro okazis en Cipro en 1223. En 1446 René de Anĵuo eĉ konstruigis Arturan kastelon por tia turniro. La angla reĝo Eduardo la 1-a (Anglio) ĉeestis almenaŭ kvin Rontablajn Turnirojn, kaj li mem aranĝis unu en 1299.

En la kastelo de Winchester estas kopio de antikva kverka ronda tablo eble fabrikata dum la regado de Eduardo la 1-a. Diametre ĝi havas dek sep futojn. En 1522 Henriko la 8-a (Anglio) montris ĝin al Karolo la 5-a (Sankta Romia Imperio), dirante ke ĝi estis la originala tablo de Arturo.

Eduardo la 3-a (Anglio) konstruigis Rondan Tablo ĉe la kastelo de Windsor, kun diametro de ducent futoj. La gastigo de la kavaliroj kostis cent pundojn ĉiun semajnon - tiutempe tre granda sumo.

Nuntempe rondaj tabloj estas uzataj en konferencoj kun multaj partioj. La plej famaj rondaj tabloj estis tiuj, ĉirkaŭ kiuj sidis reprezentantoj de opoziciaj partioj, opoziciaj pensantoj - dum la komunisma reĝimo en Pollando (1989), Hungario (1989), GDR (1989/1990) kaj Bulgario (1990) - kaj interkonsentis pri la paca trairo de la unupartia sistemo al la plurpartia.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]