Wachberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Wachberg estas 496 metrojn alta monto ĉe la rando de Saksa Svislando, la germana parto de Elba Grejsmontaro. Ĝi situas nordoriente de Saupsdorf kaj tre proksime al la ĉeĥa-germana limo. La montosupro ofertas panoraman vidon, kiu ampleksas partojn de la Ĉeĥa Mezalta Montaro kaj Ercmontaro plus la tutan Saksan Svislandon. Prezentiĝas pejzaĝo kiun kreis renkontiĝo de la luzacia granito, la apudelba grejso kaj vulkana bazalto

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

turismaj informoj kaj fotoj[rompita ligilo]