Walter Ferreri

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Walter FERRERI (naskiĝinta en 1948 en Torino) estas itala astronomo kaj scienca popularigisto, de familio devena el Buddusò (Sardio).

Li laboras en la Observatorio de Torino en Pino Torinese, kie li zorgas pri la eksteraj rilatoj. Li fondis en 1977 la prisciencan revuon "Orione", nune iĝinta "Nova Orione", kies scienca direktoro li estas.

Li estas ano de pluraj italiaj kaj fremlandaj astronomaj asocioj, kaj, de 1988, de la "Division III Planetary Systems Sciences" en IAU.

Li malkovris kvardekon da asteroidoj. Liaj nunaj laboroj temas pri la nestabilaj asteroidoj, apartaj kometoj, la sistemo Plutono-Karono kaj la alt-rapidecaj alfrapoj.

La asteroido 3308 Ferreri estis tiel nomita en lia honoro.