Waltershausen
Tiu ĉi artikolo temas pri la urbo Waltershausen en la distrikto Gotha de la federacia lando Turingio de Germanio. Ankaŭ en aliaj partoj de Germanlingvio ekzistas samnomaj loĝlokoj, ekzemple monaheĵo kaj komunumoparto de Saal an der Saale en la federacia lando Bavario de Germanio. |
Waltershausen | |||||||
| |||||||
urba komunumo de Germanio | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
| |||||||
Administrado | |||||||
Federacia lando | Turingio | ||||||
Distrikto | Distrikto Gotha | ||||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||||
Telefona antaŭkodo | 03622 | ||||||
Poŝtkodo | 99880 | ||||||
Aŭtomobila kodo | GTH | ||||||
Oficiala Municipokodo | 16067072 | ||||||
Subdivido | Urbokerno kaj 3 komunumopartoj (Ortsteile) | ||||||
Politiko | |||||||
Komunumestro | Michael Brychcy | ||||||
Partio de komunumestro | CDU | ||||||
Adreso de la administrejo | Markt 1 | ||||||
Demografio | |||||||
Loĝantaro | 12650 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | ||||||
Geografio | |||||||
Geografia situo | 50° 54′ N, 10° 33′ O (mapo)50.897510.555833333333Koordinatoj: 50° 54′ N, 10° 33′ O (mapo) | ||||||
Alto super la marnivelo | 320 m | ||||||
Areo | 31,33 km² | ||||||
Oficiala retejo | http://www.waltershausen.de | ||||||
Waltershausen estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Gotha de la federacia lando Turingio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 12 650 loĝantojn. Komence de 2014 al la komunumo aldoniĝis la teritorio de la antaŭa sendependa kaj okcidente najbara komunumo Emsetal.
Kruciĝo de malnovaj komercaj vojoj: de la salvojo inter la Werra-valo kaj Erfurto kun komerca vojo de Eisenach al Saalfeld, flanken al la famkonata t.n. Reĝa vojo, latine: Via Regia.
La konstruo de Kastelo Tenneberg je la fino de la 12-a jarcento markis la evoluon de Waltershausen al fortikita urbo, kiu tamen pro la proksimeco de la urbo Gotha grandan gravecon neniam atingis.
Memorindas ankoraŭ la preĝejo, certe la plej grava barokstila kirka konstruo de la protestantoj antaŭ la konstruo de la dresdena preĝejo de la Virgulino de George Bähr.