Welgersdorf
Welgersdorf, hungare Velege, kroate Velegaj estas ne memstara, malgranda vilaĝeto en Aŭstrio, en federacia lando Burgenlando, en distrikto de Oberwart, en municipo de Großpetersdorf.
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- Areo: 6 km²
- Alto super marnivelo: m
- Loĝantaro:
- Telefonprefikso:
- Poŝtkodo: 7503
- Aŭtokodo: OW
- 47° 14′ 00″ N 16° 21′ 00″ O / 47.23333 °N, 16.35000 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 14′ 00″ N 16° 21′ 00″ O / 47.23333 °N, 16.35000 °O (mapo)
Situo[redakti | redakti fonton]
Welgersdorf troviĝas je 14 km-oj de Oberwart.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua skriba mencio okazis en 1406 laŭ tiama hungara ortografio "Welegeh". En 1849 lernejo konstruiĝis. Post 20 jaroj ciganoj alvenis. En 1860 kaj en 1900 incendioj, en 1916 kaj en 1961 inundoj okazis. La fervojo atingis la vilaĝon en 1888, En 1910 en Velege vivis 550 homoj, precipe aŭstroj. Ĝis 1921 la vilaĝo apartenis al Vas, al distrikto de Felsőőr, poste al Aŭstrio, dume inter 1938-1945 al Germanio. En 1971 Welgersdorf aliĝis al Großpetersdorf.