Werbellin-lago
El Vikipedio
| Werbellinsee | |
|---|---|
| Koordinatoj | 52°56′N 13°43′O / 52.933°N, 13.717°OKoordinatoj: 52°56′N 13°43′O / 52.933°N, 13.717°O |
| Speco de la lago | purakva |
| Ĉefaj fontoj | kanaleto el lago Grimnitzsee |
| Ĉefaj elfluoj | Werbellinkanalo |
| Landoj de la baseno | Germanio |
| Maksimuma longo | 10 km |
| Maksimuma larĝo | 1,5 km |
| Surfaca areo | 7,65 km² |
| Maksimuma profundo | 55 m |
| Surfaca alto | 64 m |
| Setlejoj | Joachimsthal |
Lago Werbellinsee [verbelinze] situas norde en distrikto Barnim en Brandenburgio (Germanio), en vivulara rezervejo Schorfheide-Chorin.
Ekesto [redakti]
Werbellinsee ekestis en la lasta glaciepoko kiel tipa glaĉerflua lago. Degelinta akvo fluanta sub glaĉero forportis materialon kaj tiel entranĉis profundajn fosaĵojn. La fiksa rest-glaciaĵo en la fluejo protektis ties krutajn flankojn de erozio.
Trafiko [redakti]
Sur la lago somere trafikas liniaj turismaj ŝipoj.
La lago estas ligita al la oceanoj per la kanaloj Werbellinkanal kaj Oder-Havel-Kanal. Tiel maraj jaĥtoj povas viziti la lagon.
