Wichita Falls

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larĝa panoramo en Wichita Falls

Wichita Falls estas grandurbo en Usono, en subŝtato Teksaso, en distrikto Wichita. La loknomo signifas: Akvofalo Wichita. La urbego estas ankaŭ universitata urbo.

Situo de Wichita Falls en Teksaso kaj en la distrikto

Bazaj informoj

Geografio

Artefarita akvofalo Wichita

Wichita Falls situas sur montetaro en la suda landparto de Usono, en la norda parto de Teksaso. La urbego estas 24 km de la limo kun Oklahomo, 185 km de Fort Worth, 230 km de Oklahomaurbo.

Historio

Indianoj vivis en tiu loko en la 18-a jarcento. En la 1860-aj jaroj eŭropanoj alvenis por bredadi brutojn. Wichita Falls fondiĝis en 1872. En 1882 la urbeto jam havis fervojan kontakton kaj en la sama jaro administra unuo formiĝis. Inundo detruis la originan akvofalon en 1886, post preskaŭ 100 jaroj oni konstruis artefaritan akvofalon 16 metrojn altajn por la turistoj. Granda ŝtormo okazis en 1964, 7 homoj mortis, pli ol 100 vundiĝis. Ankaŭ en 1979 granda ŝtormo okazis.

Klimato

Wichita Falls situas en humida subtropika klimato. La temperaturo averaĝe varias inter 11-24 °C. La varmo kulminas en junio kun iama mezurita rekordo 47 °C, la malvarmo kulminas en januaro kun iama mezurita rekordo -24 °C. Jare pluvas po 733 mm, en ĉiuj monatoj pluvas. Plej ofte pluvas junie, plej malofte januare.

Panoramo en Wichita Falls

Trafiko

Wichita Falls havas lokan flughavenon tage po 5 flugoj al Dallas. Aŭtoŝoseoj kuras al Oklahomaurbo, Amarillo, Fort Worth, ĉefvojoj kuras al Lubbock kaj San Antonio, trajnoj kuras al Fort Worth kaj Amarillo.

Vidindaĵoj

Ĝemelurboj

Fontoj

Mapo pri Teksaso, kie estas trovebla Wichita Falls en la norda parto de Teksaso