Wikitongues

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wikitongues
emblemo
ne-registara organizaĵo • Vikimedia Uzanto-Grupo
Komenco 2014 vd
Sidejo Nov-Jorkio
Retejo Oficiala retejo
vdr
Kontribuantoj al Vikilingvoj en Montrealo (Kanado) dum Vikimanio2017.
Wikitongues-kontribuantoj en Montrealo (Kanado) dum Wikimania 2017.

Wikitongues (vikilingvoj) estas ne-profitcela organizaĵo registrita en Nov-Jorko, Usono. kiu celas dokumenti la lingvojn de la mondo[1]. La jutuba kanalo de Wikitongues disponigas centojn da filmetoj en kiuj iu parolas dum kelkaj minutoj en sia lingvo kaj pri la rilato kiun li/ŝi havas kun tiu lingvo. Tiel ankaŭ faris la denaska esperantistino Stella[2][3]. Ĝi estis fondita de Frederico Andrade, Daniel Bogre Udell kaj Lindie Botes en 2014[4][5]. En 2016 ĉirkaŭ 330 filmetoj en pli ol 200 lingvoj jam estas registritaj[6]. Ĝis 2018 ili jam registris pli ol 350 lingvojn, aŭ 5% de lingvoj tra la mondo[7].

Poly[redakti | redakti fonton]

Poly estas malfermitkoda programaro konstruita por kundividi, lerni[8] kaj dokumenti lingvojn.[9]

Permesiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj filmetoj estas liberigitaj sub la permesilo CC-de-NC 4.0. Antaŭ nelonge alia licenco, sub CC-de-SA 4.0, ankaŭ estis enkondukita.[10]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Judith Duffy, Dinnae haud yer wheesht ... team collating all languages on planet lands in Scotland, Herald Scotland, la 28-a de junio 2014.
  2. (eo) Native Esperanto speaker - denaska Esperanto-parolantino Stella, Wikitongues, kanalo ĉe YouTube. 2020
  3. (eo) Stela Besenyei-Merger, Vizaĝlibro, Heroldo de Esperanto, paĝo 3, n-ro 2314, novembro 2020.
  4. angle Wikitongues Press Release Arkivigite je 2016-04-30 per la retarkivo Wayback Machine
  5. angle Wikitongues: Biografio
  6. angle Hello from Wikitongues, la 4-an de novembro 2016.
  7. (en) Nina Strochlic, "The Race to Save the World's Disappearing Languages", National Geographic, la 16 de aprilo 2018.
  8. angle Share and learn every language in the world (kundividu kaj lernu ĉiun lingvon de la mondo), Kickstarter.
  9. angle This nonprofit wants to build a tool to share and document all the world’s languages (la neprofitcela medio deziras konstrui helpilon por kundividi kaj dokumenti la lingvojn de la mondo), la 23-an de februaro 2016.
  10. Wikitongues Wikitongues Licensing. Eld. Wikitongues. Arkivita el la originalo je 2017-08-21. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-08-21. Alirita 2021-08-23.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]