Wil van Ganswijk

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Wil van GANSWIJK-VLASBLOM estas nederlanda esperantistino kaj Esperanto-instruistino. En 1998 ŝi ekigis la unuan interretan kurson de Esperanto por nederlandlingvanoj. La interreta kurso estis inspirita de ŝia filo Jaap van Ganswijk, interreta kaj poste vikipedia pioniro. La kursenhavo estas skribita longe antaŭe de la esperantoklubo de Arnhem. Dum dek jaroj 480 kursanoj partoprenis en la kurson. 90 el ili atingis la finon de la kurso. Ekzistas yahoo-grupo por kursanoj kaj ekskursanoj. Wil van Ganswijk loĝas en Groningen. Ŝi regule vizitas la universalajn kongresojn. NGGE (Nederlanda Grupo de Geinstruistoj pri Esperanto) kaj ILEI faris ŝin honora membro.

Eksteraj ligiloj [redakti]