Wilanów

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wilanów
Armoiries de Wilanów Wilanów
Estro de parto Rafał Miastowski
Surfaco 36,73 km²
Loĝantaro 14 032 (2003)

Wilanów estas administra parto de Varsovio.[1] Ĝi situas inter: Mokotów, Wawer kaj Ursynów.[2]

Ĝi malnove estis la sendependa urbo. Ĝi estis fondita de Johano la 3-a Sobieski, reĝo de Pollando. Simile kiel Ludoviko la 14-a, reĝo de Francio Sobieski fondis sian reĝan palacon apud ĉefurbo de Pollando- Varsovio. Tial la palaco de Wilanów estas nomata Pola Versajlo.

La konstruado de palaco komenciĝis en 1677 jaro. Ĝi estis domo de multaj nobeluloj kaj princoj. Enfine Stanisław Kostka Potocki decidis krei tie muzeon en 1805 kaj prezenti lian artan kolekcion (ampleksantan verkojn ekzemple de RembrandtDaniel Schultz). Tial la palaco fariĝis unu el plej malnovaj muzeoj en Eŭropo.

La palaco ampleksas ankaŭ sistemon de ĝardenoj de la franca stilo.

En Wilanów oni fondas nun modernan loĝejon por kelkmiloj da homoj.

Referencoj

  1. Dzielnice m.st. Warszawy - informacje ogólne (pole). Arkivita el la originalo je 2014-12-12.
  2. Plan m.st. Warszawy (pole). Arkivita el la originalo je 2014-12-12.

Eksteraj ligiloj