Wilkins-bankizo
Wilkins-bankizo en Antarkto estas bankizo (glacia "karapaco") flosanta sur la malprofunda maro (ŝelfo). Ĝi vastas 13.000 km² kaj situas vidalvide de Fajrolando, en distanco de 1.600 km al la suda pinto de Sudameriko.
Wilkins-bankizo ricevis publikan atenton en marto 2008, kiam granda parto de la glacio forrompiĝis [1] Kiel kaŭzon sciencistoj supozas la fandiĝon de la glacio pro la tutmonda varmiĝo, kiu aparte trafas la regionon de Antarkto.[2]
Fontoj
- ↑ NASA: angle Wilkins Ice Shelf Disintegrates,
satelitaj fotoj pri la forrompiĝo la 17-an de marto 2008 - ↑ Deutsche Welle: germane Giganta bloko da glacio en Antarkto forrompiĝas,
26-a de marto 2008
Eksteraj ligiloj
greke Ĉu la Antarkto malglaciiĝas? (filmeto kun esperantaj subtitoloj) Koordinatoj: 70° 15′ S 73° 0′ U / 70.250 °S, 73.000 °U (mapo)