William Jacob Baer

El Vikipedio, la libera enciklopedio

William Jacob BAER [VILj'm ĜEJk'b BEJR] (naskiĝis la 29-an de januaro 1860 en Cincinnati, Ohio, mortis en 1941, en Nov-Jorko) estis usona pentristo. Li studis en Munkeno, Germanio dum 18801884. Li multe engaĝiĝis en la usona revivigo de la arto de miniaturo-pentrado, al kiu li dediĉis sian atenton ekde 1892, kaj estis la unua prezidanto de la Society of Painters in Miniature (Societo de pentristoj de miniaturoj), Nov-Jorko. Iuj el liaj miniaturo-pentraĵoj estas The Golden Hour (La ora horo), Daphne ([Dafne]), In Arcadia (En Arkadio) kaj Madonna with the Auburn Hair (Madono kun Rufaj Haroj).

Eksteraj ligiloj

greke Portrait of Alfred Corning Clark (angle)