William John Bankes
El Vikipedio
| William John Bankes | |
|---|---|
| Naskiĝo | 11-a de decembro 1786 en |
| Morto | 15-a de aprilo 1855 en |
| Portalo pri Homoj | |
William John BANKES (n. la 11-an de decembro 1786 - m. la 15-an de aprilo 1855), filo de Henri Bankes la 2-a, estis eminenta brita esploristo egiptologo kaj aventuristo. Li apartenis al la familio Bankes el Dorset, kaj rekonstruis la terenon Kingston Lacy laŭ ties nuna aspekto. Li abunde vojaĝis al Mezoriento kaj Egiptio, kaj kreis la plej grandan kolekton de egiptaĵoj en la tuta mondo.