William Peel, 1-a Grafo Peel
William Peel, 1-a Grafo Peel | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
William Peel, 1st Earl Peel | |||||
Naskiĝo | 7-an de januaro 1867 en Londono | ||||
Morto | 28-an de septembro 1937 (70-jaraĝa) en East Meon | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) • Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd | ||||
Alma mater | Balliol College • Lernejo Harrow vd | ||||
Partio | Liberala Uniisma Partio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Arthur Peel vd | ||||
Patrino | Adelaide Dugdale vd | ||||
Gefratoj | Sidney Peel vd | ||||
Edz(in)o | Eleanor Williamson vd | ||||
Infanoj | Arthur Peel, 2nd Earl Peel • Lady Doris Peel vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
Aktiva en | Londono vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
William Robert Wellesley Peel, Unua Grafo Peel, OBI (7a de Januaro 1867 – 28a de Septembro 1937), nomumita Vicgrafo Peel el 1912 al 1929, estis brita politikisto.
En 1918 li ricevis sian unuan registaran postenon kiel Joint Parliamentary Secretary ĉe la Departemento de Nacia Servo. En 1919 li iĝis vic-sekretario de ŝato por militoj kaj membro de la Privata Konsilio.[1][2] Du jarojn poste li iĝis Kanceliero de la Dukeco de Lankastero kaj Ministro por Transporto.
Li eniris en la kabineto en 1922 kiel Sekretario de Ŝtato por Hindio kiel parto de la koalicia registaro de David Lloyd-George sed pluis en la posteno post la falo de la Koalicio dum la ĉefministreco de Bonar Law kaj Baldwin. La registaro de Baldwin falis en Januaro 1924, sed post mallonga opoziciado li revenis en povon pro la Ĝenerala Balotado de 1924. Peel estis nommumita Unua Komisiano de Laboroj en la konservativa administracio formita de Stanley Baldwin. En 1928 li por mallonge revenis al la Hindia Oficejo antaŭ la konservativuloj perdis povon en la la Ĝenerala Balotado de 1929.[3]