William Stewart Halsted

El Vikipedio, la libera enciklopedio
William Stewart Halsted

William Stewart HALSTED (n. 23-an de septembro 1852 en Novjorko; m. 7-an de septembro 1922 en Baltimore) estis usona pioniro de la scienca ĥirurgio, fondinto de la unua ĥirurgia katedro de Usono en la Universitato de Johns Hopkins en Baltimore.

Halsted finstudis en 1877, en la Novjroka Medicina kaj Ĥirurgia Altlernejo, poste studis du jarojn en Eŭropo, ĉefe en Vieno, sub gvido de Theodor Billroth. Post kiam li revenis en Novjroko, baldaŭ iĝis sukcesa kuracisto.

Li rekonis en 1881, ke oni povas reinjekti la aerplenitan sangon en la malsanulon. Li eksperimentis sur sin mem, li injektis kokainon por sendolorigi korpopartojn, sed pro io iĝis dependulo. Li saniĝis post du jaroj.

Li daŭrigis la esplorojn en Johns Hopkins kaj ellaboris novajn ĥirurgiajn metodojn por ĥirurgie kuraci la hernion, pulmokanceron, kropon, galveziko- kaj intestajn malsanojn.

Halsted enkondukis en 1890 la uzon de la maldika gumganto, kiu ne malhelpas la deziritan palposenton en la ĥirurgio. Li akcentis gravecon de la homeostazo, ekvilibrigita metabolo dum la ĥirurgia operacio. Li enkondikis en edukado de la ĥirurgaj aspirantoj la hospitalan praktikadon. Tiuj grave helpis evoluon de ĥirurgio en Usono.