Wine
Wine | |
---|---|
Agordaroj de Wine | |
Aŭtoro | Alexandre Julliard |
Programisto | Teamo de Wine |
Lasta stabila versio | 1.6.2 (10-a de januaro 2014) |
Operaciumo | UNIX-similaj |
Programlingvo | C |
Evoluigstato | C |
Permesilo | LGPL |
Retejo | http://www.winehq.org/ |
Wine ([waɪn], rikura akronimo de la angla esprimo Wine Is Not an Emulator, "Wine ne estas imitilo") estas libera realigo de Windows API por UNIX-similaj operaciumoj uzante X kaj OpenGL. Ĝi ebligas rulon de multaj vindozaj programoj en tiuj sistemoj kaj faciligas transmigron de Vindozo. Ĝi funkcias ĉe Linukso, *BSD kaj Solaris, ankaŭ ekzistas neoficialaj portaĵoj al aliaj POSIX-kongruaj operaciumoj kiaj Mac OS X, AIX, HP-Ux ktp. Ĝi estas portaĵo de API, sed ne imitilo de komputilo, kiel qemu aŭ VMware.