Wings for Life World Run

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Wings for Life World Run
ripetiĝanta sporta evento
Lando Germanio
Fondita en 2014
En TTT Oficiala retejo vd
vdr
Wings for Life World Run en 2016 en Braziljo, Brazilo.

La Wings for Life World Run (trad. Monda kurumo "Flugiloj por vivo") estas internacia bonfara kurumo kiu okazas samtempe en multaj grandurboj ĉirkaŭ la mondo ĉiujare ekde 2014 dum la unua semajnfino de majo.

Ĝi iĝis la plej granda kuradokazaĵo en 2021 kun 184 236 kuristoj partoprenintaj unu ununuran okazaĵon. En 2023 ĝi okazis en 35 urboj tra la mondo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La Wings for Life World Run estas speciala vetkuro ĉar partoprenantoj ne devas kuri certan distancon kiel ĉe aliaj kurumoj malfermitaj al publiko.

La nomo "Wings for Life World Run" venas de la fakto, ke la vetkuro okazas tra la tuta mondo samtempe. Tio signifas, ke kuristoj en EŭropoAfriko kuras ĉirkaŭ tagmezo dum partoprenantoj en Azio kaj Aŭstralio posttagmeze aŭ vespere. En la Ameriko la vetkuro estas frua matene aŭ eĉ dum la nokto.

Ne gravas ĉu ili estas profesiaj atletoj, amuzaj kuristoj, komencantoj aŭ en rulseĝo. Duonhoron post la komenco aŭto nomita "Catcher Car" (kaptanta aŭto) vojaĝas laŭlonge de la kurson. Tiu aŭto persekutas kaj preterpasas la kuristojn, unu post la alia. Preterpasitaj partoprenantoj estas eliminitaj ĝis nur unu persono restas, la gajninto. Tio igas ĝin la nura vetkuro tutmonde kie ĉiuj finas.

Ĉar la kondiĉoj kaj spuroj multe varias de loko al loko, la Catcher Cars estas direktataj ĝuste uzante tutmondan satelitan navigacion, tial komparo inter la malsamaj lokoj tamen eblas.

La bonfara celo estas kolekti financojn por la senprofita samnoma fonduso. Aliĝkotizoj estas tute donacitaj al la fondaĵo kiu disdonas la mono al esploroj pri vundo de mjelo.

La kuro estas elsendita vive.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]