Wir sind des Geyers schwarzer Haufen

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Wir sind des Geyers schwarzer Haufen estas grupokanto de post la Unua mondmilito glorigante la agojn de la kamparana ribelgvidanto Florian Geyer kaj de ties roto Schwarzer Haufen je Odenwald dum la Germana Kamparana Milito de 1525. La kanton, kiun kreis anoj de naciemaj porjunulaj organizoj, flegiĝis de pluraj diversaj grupoj kaj iĝis politika batalkanto ekz. en Nazia Germanio kaj GDR.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kiam la kantoteksto fariĝis ĉ. en 1920 oni uzis erojn de la poemo Ich bin der arme Kunrad de Heinrich von Reder (1885), kaj la melodio estas de Fritz Sotke (1919). Tekstostile oni intence imitis petojn kaj retorikon de la kamparanoj de la 16-a jarcento, kiuj estas spicitaj ekz. de antiklerikalismo.

Vere datumas el la tempo de la kamparanaj ribeloj la versduoj Als Adam grub und Eva spann, wer war da der Edelmann? kaj Wir wollen's Gott im Himmel klagen, dass wir die Pfaffen nicht dürfen totschlagen. La unua originis en Anglujo en 1381,[1] ĉi-lasta en 1476 en Niklashausen (Werbach).[2]

Sume ekzistas 13 strofoj. Ŝatis kanti tiun ĉi landskneĥtaĵon kaj maldekstraj kaj dekstraj revoluciuloj; la nazioj utiligis ĝin por esprimi kontraŭecon al la Katolika Eklezio.[3] Krome la kanto estis parto de la oficialaj aĵoj kantotoj fare de SS-anoj.[4] Post 1956 anoj de la komunisma Nacia Popolarmeo. Intertempe troviĝas en kantolibroj versioj mallongigitaj kaj iel enhave mildigitaj.

Interpretistoj de ĝi estis ankaŭ la germana furorkantisto Heino kaj mezepokaj bandoj kiel Die Streuner, Van Langen kaj Die Schnitter. Politika interpretado nuntempe videblas ĉe Commandantes (komunisme) aŭ Absurd (novnaziisme).

Teksto[redakti | redakti fonton]

Wir sind des Geyers schwarzer Haufen, heia hoho,
und wollen mit Tyrannen raufen, heia hoho.

Refreno: Spieß voran, drauf und dran,
setzt auf’s Klosterdach den roten Hahn!

Wir wollens dem Herrn im Himmel klagen, kyrieleys,
daß wir den Pfaffen nicht dürfen totschlagen, kyrieleys.

Uns führt der Florian Geyer an, trotz Acht und Bann,
den Bundschuh führt er in der Fahn’, hat Helm und Harnisch an.

Als Adam grub und Eva spann, kyrieleys,
wo war denn da der Edelmann? kyrieleys.

Des Edelmannes Kindelein, heia hoho,
das schicken wir in die Höll’ hinein, heia hoho.

Des Edelmannes Töchterlein, heia hoho,
soll heute uns’re Buhle sein, heia hoho.

Nun gilt es Schloß, Abtei und Stift, heia hoho,
uns gilt nichts als die Heil’ge Schrift, heia hoho.

Das Reich und der Kaiser hören uns nicht, heia hoho,
wir halten selber das Gericht, heia hoho.

Ein gleich’ Gesetz das wollen wir han’, heia hoho,
vom Fürsten bis zum Bauersmann, heia hoho.

Wir woll’n nicht länger sein ein Knecht, heia hoho,
Leibeigen, frönig, ohne Recht, heia hoho.

Bei Weinsberg setzt es Brand und Stank, heia hoho,
gar mancher über die Klinge sprang, heia hoho.

Sie schlugen uns mit Prügeln platt, heia hoho,
und machten uns mit Hunger satt, heia hoho.

Geschlagen ziehen wir nach Haus, heia hoho,
uns’re Enkel fechten’s besser aus, heia hoho.[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wolfgang Steinitz: Deutsche Volkslieder demokratischen Charakters aus sechs Jahrhunderten, Bd. I, Berlin/DDR 1955, p. 9-10 (represo en Okcidenta Berlino 1979)
  2. Steinitz (1979), p. 13
  3. Martin Broszat k.a.: Von Stalingrad zur Währungsreform: zur Sozialgeschichte des Umbruchs in Deutschland. Oldenbourg, München 1990, p. 31
  4. Kp. Liederbuch-SS, Rasse- und Siedlungshauptamt (eld.), Zentralverlag der NSDAP, München 19??, p. 51-52
  5. Traduko libera: Jen ni, la nigra roto de Geyer, estante emaj kvereli kun tiranoj. La lancojn antaŭen kaj brulkrimon kontraŭ monaĥejoj! Ni plendu antaŭ la Sinjoro ĉiela ke ni ne rajtu mortigi la fiajn klerikojn. Gvidas nin Florian Geyer proskribite kaj en kiraso. Kiam laboris Adamo kaj Hevo, kie estis la nobelaro? La idojn de la nobeloj ni sendu al la inferoj. La filino de la nobelo estu hodiaŭ nia amantino. Ĝis nun gravas kasteloj, abatejoj kaj konventoj, sed ni respektas nur la Biblion. Nek la regno nek la imperiestro aŭskultas nin, sekve ni organizas niajn proprajn tribunalojn. Ni volas samajn leĝojn por ĉiuj kaj ne plu esti servistoj. Ĉe Weinsberg ili venkis nin kaj satigis nin per malsato. Venkite ni revenas hejmen esperante ke niaj nepoj estos pli sukcesaj!

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Walter Moßmann, Peter Schleuning: Wir haben jetzt die Schnauze voll – alte und neue politische Lieder. Rowohlt Taschenbuch Verlag, Reinbek 1978, ISBN 3-499-17159-7.
  • Karl Adamek: Politisches Lied heute: zur Soziologie des Singens von Arbeiterliedern : empirischer Beitrag mit Bildern und Noten. Band 4 der Schriften des Fritz-Hüser-Instituts für Deutsche und Ausländische Arbeiterliteratur der Stadt Dortmund. Verlag Klartext, Köln 1987.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]