El Vikipedio, la libera enciklopedio
|
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Wolfsbach
|
Wolfsbach - prononco [VOLFSbaĥ], germane: "lupa rojo" - estas parto de la komunumo Drosendorf-Zissersdorf en Aŭstrio. Ĝi apartenas al la federacia lando Malsupra Aŭstrio kaj al la distrikto Horn. La vilaĝo situas tutproksime de la limo al Ĉeĥio - norde najbaras la municipo Stálky (germane: Stallek). Wolfsbach konsideratas parto de la historia regiono Waldviertel [VALTfirtl] (arbara regiono).
Vilaĝocentre interalie menciindas malgranda natura subĉiela naĝejo, dumsomere la senkonkurenca favorata renkontejo de ĉiuj vilaĝaj infanoj.