Woo Yong-gak

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Woo Yong-gak
Persona informo
Naskiĝo 29-an de novembro 1930 (1930-11-29)
en Jongbjono
Morto 7-an de decembro 2012 (2012-12-07) (82-jaraĝa)
Ŝtataneco Nord-Koreio
Okupo
Okupo spiono • politika malliberulo
vdr

Woo Yong-gak (koree 우용각);(naskiĝis la 29-a de novembro 1929, mortis 7-a de decembro 2012)[1] estis iama komandanto de Nord-Koreio kiu estis liberigita el la milita prizono en Sud-Koreio en la 25-a de februaro 1999.[2]

Li plenumis 40 jarojn, 7 monatojn kaj 13 tagojn en prizono kiel unu el longtempaj arestantoj de Sud-Koreio.[3] La prizonulo diris ankaŭ, ke li "pasigis 41 jarojn en "unuopa arestejo".[4][5] Li revenis en Nord-Koreio en septembro 2000.

Historio de malkovro[redakti | redakti fonton]

Woo Yong-gak estis malkovrita dum atakado de la nordkorea floto proksime al la orienta marbordo de Sud-Koreio en 1958 jaro, kiam li partoprenis kiel unu el la atakistoj.[6]

Tribunalo kaj enprizoniĝo[redakti | redakti fonton]

Woo Yong-gak estis akuzita pro spionado por Nord-Koreio kaj kondamnita al dumviva enprizoniĝo.[7] La milita tribunalo de Sud-Koreio decidis, ke li estis gvidanto de la spionada grupo.[8] Dum sia restado en prizono, Woo Yong-gak rifuzis subskribi sindevigon obei la sud-koreian leĝon de nacia sekureco, kiu malpermesas ajnan subtenon al Nord-Koreio.[9] Rimarkinde, ke spionoj kaj diversantoj ne povas havi rajton esti protektataj kiel militkaptitoj, laŭ la Konvencioj de Ĝenevo.

Asertoj pri torturoj[redakti | redakti fonton]

En la reporto de Amnestio Internacia estis skribita, ke Woo Yong-gak, kvazaŭ, “restis en subtera kamero kaj estis torturita”.[10]

Eliro el prizono kaj reveno[redakti | redakti fonton]

Woo Yong-gak estis unu el 17 longtempaj arestatoj, kiuj estis amnestiitaj de prezidanto Kim Dae-Jung en 1999 jaro.[11] Li estis 70-jara viro, kiam li eliris el milita prizono de urbo Daejeon.[12] Li ricevis permeson reveni en Nord-Koreion, kie li havis edzinon kaj filon,[8] en interŝanĝo por reveno de sudkoreaj militkaptitoj.[13][14][15]

Woo Yong-gak ricevis la nordkorean Premion de Nacia Unuigo.[16]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Unconverted Long-Term Prisoners to Be Repatriated to N. Korea on Sep. 2", The People's Korea (Chongryon) (146), 2000-08-25, http://www1.korea-np.co.jp/pk/146th_issue/2000082501.htm, retrieved 27 June 2010 
  2. https://select.nytimes.com/gst/abstract.html?res=F40817F934590C768EDDAB0894D1494D81&n=Top%2fReference%2fTimes%20Topics%2fSubjects%2fP%2fPolitical%20Prisoners South Korea Frees A 41-Year Captive, Reuters, 25a de februaro 1999
  3. https://select.nytimes.com/gst/abstract.html?res=FA0914F939590C7A8EDDAD0894D1494D81&n=Top%2fReference%2fTimes%20Topics%2fSubjects%2fP%2fPolitical%20Prisoners Seoul Journal; Out at Last, Prisoner 3514 Catches Up on 40 Years, 29a de aprilo 1999, de Nicholas D. Kristof (New York Times)
  4. "Seoul Frees Political Prisoners", CBS News, 25a de februaro 1999.
  5. "Solitary: Tough test of survival instinct", BBC News, 25a de februaro 1999.
  6. http://www.iht.com/articles/1998/03/14/kor.t_7.php Kim's Decree Benefits Millions; Some Dissidents Are Left Out: South Korea Grants Sweeping Amnesty de Don Kirk, International Herald Tribune, 14a de marto 1998
  7. http://web.amnesty.org/library/Index/ENGASA250151998?open&of=ENG-394 Arkivigite je 2006-11-19 per la retarkivo Wayback Machine Amnesty International, 1998 South Korea country report
  8. 8,0 8,1 http://findarticles.com/p/articles/mi_qn4196/is_19990226/ai_n10487064 North Korean ends 41 years in solitary, Milwaukee Journal Sentinel, 26a de februaro 1999
  9. http://news.bbc.co.uk/1/hi/world/asia-pacific/286070.stm Februaro 1999 BBC Report
  10. http://web.amnesty.org/library/Index/ENGASA250151998?open&of=ENG-394 Arkivigite je 2006-11-19 per la retarkivo Wayback Machine 1998 Amnesty International South Korea country report
  11. http://news.bbc.co.uk/1/hi/world/asia-pacific/285875.stm Happy to see the light, BBC News, 25a de februaro 1999
  12. http://news.bbc.co.uk/1/hi/world/asia-pacific/285875.stm Februaro 1999 BBC News Report
  13. "Happy to see the light", BBC News, 25a de februaro 1999.
  14. http://news.bbc.co.uk/1/hi/world/asia-pacific/907307.stm Korean Communists Go Home, BBC News Report, 2a de septembro 2000
  15. https://fas.org/news/dprk/2000/dprk-000901b.htm Arkivigite je 2015-04-09 per la retarkivo Wayback Machine 1 September 2000 correspondent report de Alisha Ryu, Federation of American scientists report for the Democratic People's Republic of Korea
  16. "National reunification prizes awarded to unconverted long-term prisoners", Korean Central News Agency, 2000-09-04, archived from the original on 2014-10-12, https://web.archive.org/web/20141012070632/http://www.kcna.co.jp/item/2000/200009/news09/04.htm, retrieved 2012-09-13  Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-10-12. Alirita 2020-01-24.