WorldSkills
WorldSkills (Monda Lerteco aŭ Lertuloj de la Mondo) estas internacia prezento pri lerteco, ekzerciteco de la landaj junaj metiistoj, faklaboristoj (kiel frizisto, farbisto, kosmetikisto, lignaĵisto ktp.).
Ĝi ekis kiel nacia konkuro en Hispanio, en 1947. Tiam mankis la lertaj faklaboristoj, tiel la ĉefdirektoro de la hispana junulara asocio (de faklaboristoj), José Antonio Elola Olasó elpensis la konkuron. Li volis konvinki la junulojn, la gepatrojn kaj la dungontojn, ke lia estonteco dependas de la efika fakinstruado. Tiel li organizis la unuan konkuron en Hispanio, en 1947 kun pli ol 4000 partoprenantoj. En 1950 aliĝis ankaŭ 12 faklaboristaj lernantoj el Portugalio, poste en 1953 venis lernantoj el Germanio, Francio, Svislando, Britio kaj Maroko. En 1954 oni skizis la regularon de la jam internacia konkurso.
Ekde 1958 la konkurso trapasis la hispanan landlimon. Ĝi okazis en 1958 en Bruselo, pli poste en Atlanto, Berno, Seulo, Munkeno kaj multaj aliaj landoj.
En 2005 ĝi okazis en Helsinko, kie partoprenis 978 reprezentantoj (konkursantoj) el 38 landoj, el 48 metioj. Ilian laboron kontrolis 635 fakspertuloj.
La konkurso okazos en 2007 en Numazu, Japanio.
Eksteraj ligiloj [redakti]
oficiala globala retejo en angla, (franca? , kaj germana?) lingvoj, pri jaro 2013 en Leipzig
pri jaro 2011 en Londono, en germane, pri Svisujo en jaro 2010
svisa retejo en germana, franca kaj itala lingvoj pri informo
naciaj ligiloj [redakti]
(el angla vikipedio):
- Austrio
- Australio
- Belgio
- Brunejo Darussalam
- Brazilo
- Kanado
- (Ekvadoro)
- Svisujo
- Germanujo
- Danio
- Estonio
- Hispanio
- Finnlando,Finnujo,Suomujo
- Francio
- Hongkongo
- Kroatio
- Hungarujo
- Irlando
- Barato
- Irano
- itala respubliko
- Jamajko
- Japanujo
- Respubliko de Koreio
- Luksemburgo
- Maroko
- Makao
- Meksiko
- Malajzio
- Nederlando
- Norvegujo
- Nov-Zelando, Aotearoo
- Filipinoj
- Portugalujo
- Sauda Arabujo
- Swedujo
- respubliko de Singapuro
- Siamo Tajujo
- Tajvano Tajpeo
- Britujo
- Usono
- Venezŭelo
- Vjetnamujo
- Sud-Afriko

