Wouter Pilger

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Wouter Frank PILGER [VOŬtr PILĥer] (naskiĝis la 26-an de januaro 1942, mortis la 15-an de aŭgusto 2006) estis nederlanda esperantisto, tradukisto kaj eldonisto. Li studis sociologion en la Universitato de Amsterdamo. Instruis Esperanton, la anglan lingvon kaj la nederlandan kulturon en la Internacia Altlernejo en Elsinoro (da:Helsingør), Danlando.

Li laboris kiel redaktoro en eldonejo de lernolibroj.

Li estis estrarano de TEJO (1967-70) kaj komitatano de UEA (1980-83).

Li verkis poemojn kaj rakontojn kaj tradukis poemojn kaj kantojn [1]. Tradukis infanlibrojn. Kompilis listojn de nomoj de bestoj kaj plantoj. Faris versiojn Esperanto-Nederlanda kaj Esperanto-Esperanto de baza vortlisto (2500 radikoj). Publikigis artikolojn pri la hejma uzo de Esperanto.

Referencoj

Eksteraj ligiloj