Yahya Jammeh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ekscelenco Yahya Jammeh
Yahya Jammeh

prezidanto de Gambio
Oficanta
Funkcio akceptita:
22-a de julio 1994
Antaŭulo Dawda Jawara

Naskiĝo la 25-an de majo 1965(nun 1965-05-25) (do nun 49-jara)
en Kanilai, Gambio
Nacieco gambia
Profesio politikisto
Religio islamo
v  d  r
Information icon.svg

Yahya Jammeh respektive plennome Yahya Abdul-Azziz Jemus Junkung Diliu Jammehdjole يحيا آبدل-آزٌيز جمس خنكنغ ديلليو جمح (prononco "JAHja ĜAmeh", naskiĝis la 25-an de majo 1965(nun 1965-05-25) (do nun 49-jara) estas gambia politikisto. Ekde la 22-a de julio 1994 li estas la ŝtata prezidanto de Gambio.

Kiel gvidanto de la "armea provizora rega konsilio" (angle nomata Armed Forces Provisional Ruling Council) li prenis la politikan kontrolon de Gambio en sensanga armea puĉo en julio 1994, kaj estis elektita ŝtata prezidanto de Gambio du jarojn pli poste, en septembro 1996.[1]

Reelektoj[redakti | redakti fonton]

Li fondis la politikan partion Alianco por Patriota Reorientiĝo kaj Konstruo, angle nomata "Alliance for Patriotic Reorientation and Construction", kaj formis ĝin tiel ke la partio garantias al li la politikan potencon en Gambio. La 18-an de oktobro 2001 li estis reelektita per proksimume 53 procentaĵoj de la voĉoj - internaciaj observantoj plejparte nomis tiun baloton liberaj kaj justaj,[2] kvankam en iuj kazoj voĉdonantoj estis malferme timigitaj per registaraj fortoj kaj ŝanĝoj de la balota regularo efikis favore al la reganta reĝimo.[3]

Li triafoje kandidatis por la posteno de ŝtata prezidanto en la baloto de septembro 2006 - la baloto origine estis planata por oktobro sed estis plifruigita pro la islama fasta monato ramadano. En tiu baloto li estis reelektita per 67.3 procentaĵoj de la voĉoj kaj estis deklarita balota gajninto. La opozicia kandidato Ousainou Darboe kiel en 2001 atingis la duan lokon. Ousainou Darboe protestis kaj deklaris la baloton ne libera kaj justa, asertante ke vaste balotantoj estis timigitaj.[4]

En julio 2010 Yahya Jammeh publike eldiris ke "Ĉu homoj ŝatas tion aŭ ne, neniu puĉo finos mian regadon, neniuj balotoj povas fini mian regadon. Per dia graco mi regos tiun landon tiom longe kiom mi deziros kaj elektos iun por anstataŭi min." [5] La saman monaton li aldonis "Venu 2011 - Ĉu vi balotos por mi aŭ ne, mi gajnos" kaj "Se iu areo [de Gambio] elektos subteni la opozicion, lasu ilin procedi kaj ne atendu iun subtenon [por tiu areo] fare de mia regado".[6] La 8-an de novembro 2010 li anoncis sian deziron iĝi reĝo.[7]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "fona noto: Gambio", reta informo de la usona ministerio pri eksteraj rilatoj, marto 2006 (angle)
  2. "landa raporto pri homrajtaj praktikoj en Gambio", informo de la usona ministerio pri eskteraj rilatoj la 4-an de marto 2002 (same angle)
  3. "Democratization in Africa" ("Demokratiigo en Afriko"), Diamond and Plattner (eld.), Johns Hopkins University Press (1999), paĝoj 216-227 (angle)
  4. "Gambia's Jammeh takes oath for new term", AFP (IOL), la 15-an de decembro 2006
  5. originale angle "Whether you like it or not, no coup will end my government, no elections can end my government. By God's grace I will rule this country as long as I wish and choose someone to replace me." artikolo de la novaĝagentejo AFP la 29-an de julio 2010
  6. origine angle "Come 2011 - Whether you vote for me or not, I will win," kaj "If any area chooses to be with the opposition, let them go ahead and expect no benefit from my government." artikolo de la retejo allAfrica News, la 14-an de julio 2010
  7. "Президент Гамбии решил стать королем" ("prezidanto de Gambio decidita iĝi reĝo") artikolo de la retejo lenta.ru (ruse)