Yle Mondo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Yle Mondo
emblemo
radiostacio
Lando(j) Finnlando vd
Posedata de Yleisradio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Yle Mondo estas finna radiokanalo posedata de Yleisradio. Yle Mondo prezentas programojn en la angla, la hispana, la itala, la norvega, la franca, la germana, la dana, la estona kaj la rusa.

La kanalo aŭdeblas en Helsinko per frekvenco 97,5 MHz (107,3 MHz per kabloreto). Ekde 2005, Yle Mondo haveblis ĉie en Finnlando kiel radiokanalo de cifereca televido, sed la servo estis finita la 30-an de junio 2016. Oni ankaŭ ne povas aŭskulti Yle Mondo per Yle Areena rekte aŭ poste.

Historio[redakti | redakti fonton]

La antaŭa nomo de la kanalo estis YLE Capital FM. La elsendoj en Helsinko komenciĝis en februaro 1978. De novembro 1991, la produktado de eksterlandaj stacioj estis aldonita al la programaro. La kanalo iĝis 24/7 komence de 1992.