Jokano
El Vikipedio
(Alidirektita el Yokan)
Jokano (japane: 羊羹 aŭ ようかん [jōkan]) estas dolĉaĵo el la japana kuirarto. Jokano estas farata el agar-agar (nomata Kanten en la japana), sukero kaj muelitaj azuki-faboj.
La ingrediencoj estas miksitaj kun akvo, varmigitaj, verŝitaj en formon, kie la pasto malmoliĝos. Plej ofte oni distranĉas ĝin al ortangulaj pecoj.
Ĉar jokano estas sufiĉe longe konservebla, ĝi estas ŝatata donaco.
Historio [redakti]
Tiu dolĉaĵo aperis dum la epoko de Edo, kiam sukero pli kaj pli disvastiĝis en Japanio.
Vidu ankaŭ [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Recepto de jokano (germane)