Zahedano

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Zahedano, perse زاهدان estas metropolo kaj universitata urbo en sudorienta parto de Irano, kie estas ĉefurbo de la provinco Sistano kaj Beluĉistano.

Universitato en Zahedano

Bazaj informoj

Geografio

Zahedano situas en montara ĉirkaŭaĵo en valo. Pakistano troviĝas je 50, Afganio je 60, Tehrano je 1605 km-oj.

Historio

Zahedano havas malnovajn ruinojn, tamen menciinda historio komenciĝis en la 20-a jarcento. Pli frue ĝi estis nur vilaĝo. Ĝi estis provinca administra centro en la 1930-aj jaroj. Pro la afgania milito la loĝantaro pligrandiĝis.

Ekonomio

Zahedano supozeble estas la plej malriĉa urbo de Irano. La industrio estas ne tro moderna (produkto de brikoj, rizo-senŝeligo, produkto de nutraĵoj, furaĝoj, teksaĵoj, tapiŝoj, ceramikaĵoj, korboj, ujoj ks.).

Trafiko

Aŭtovojoj ligas Zahedanon al Tehrano, al Maŝhado, al la maro kaj al Pakistano. Longe funkcias fervojo al Pakistano kaj ekde 2009 ankaŭ al irana fervoja reto. La urbo havas internacian flughavenon.

Vidindaĵoj

  • ruina citadelo
  • moskeoj Jame kaj aliaj
  • bazarejo
  • 100 km-ojn for aktiva vulkano 4042 m-ojn alta