Zefireno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Papo
Papo
Zefireno
15-a papo de la katolika eklezio
Naskonomo Zephyrinus
Pontifiko de 199
ĝis 217
Antaŭulo Viktoro la 1-a
Sekvanto Kaliksto la 1-a
Persona informo
Naskiĝo ???
en Romo, Italio
Morto 20-an de decembro 217
en Romo, Italio
Sanktulo
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

Papo Sankta Zefireno, naskita en Romo, estis episkopo de Romo de 199 al 217. Lia antaŭulo estis episkopo Viktoro la 1-a. Post lia morto la 20-an de decembro 217, li estis sukcedita de lia ĉefkonsilisto, episkopo Kaliksto la 1-a.

Malgraŭ lia longa papado relative malmulto estas sciata pri li. Lia kritikanto, sankta Hipolito, priskribis lin kiel simplaniman viron sen eduko, malforta viro "nekvalifikita en la regado de la eklezio" kaj dominata lia diakono Kaliksto, kiu sekvis lin kiel papo. Hipolito akuzis lin je moleco en observigado de disciplino kaj malsukceson altrudi sian aŭtoritaton en subpremado de la herezoj (aparte Sabelianismo) tiam ĝenerala en Romo.

Konfliktoj[redakti | redakti fonton]

Sub Zefireno, la pozicio de la kristanoj, kiuj restis favoraj en la unuaj jaroj de la registaro de imperiestro Septimo Severo (193-211), iĝis konstante pli malbona, kaj en 202 aŭ 203 la edikto de persekutado ekaperis, kiu malpermesis konvertiĝon al kristanismo sub la plej severaj punoj.

Eŭsebio de Cezareo rakontas ke iu Natalio kiu komence akceptis esti episkopo de kristana grupo kiu kredis ke Jesuo, kvankam koncipita de la Sankta Spirito, estis nura viro, kaj eĉ pli malsupra ol Melkicedek, tiam pentanta kaj peteganta al Zefireno por ricevi lin reen en la komuneco de la eklezio.

La romia pastro Hipolito estis arda propagandanto de Logoso-doktrino kiu emfazis la distingon de la Personoj de la Triunuo. Li instruis ke la Dia Logoso kiu iĝis viro en Kristo devias en ĉio de Dio kaj estas la peranto inter Dio kaj la mondo de estaĵoj. Tiu doktrino en la formo en kiu Hipolito antaŭenigis estigis multajn dubojn, kaj alia teologia skolo aperis en opozicio al ĝi, emfazante la absolutan unuecon de Dio. Tiu doktrino, konata kielMonarkianismo, kredis je unu sola dio, Dio Patro, kaj konsideris Kriston esti manifestiĝo de Dio tiumaniere, la unio kun homnaturo. Sekve ili estis nomitaj Modalistoj aŭ Patripasianoj, kiam laŭ ili ĝi ne estis la Filo de Dio sed la Patro kiu estis krucumita. Zefireno ne intermetis aŭtoritaton en la disputo inter la du skoloj. La herezo de la Modalistoj ne estis komence klare evidenta, kaj la doktrino de Hipolito ofertis multajn malfacilaĵojn kiel konsideroj de la tradicio de la eklezio. Nekapabla reagi adekvate al la erudiciaj argumentoj de Hipolito, Zefireno diris simple ke li agnoskis nur unu dion, kaj tiu estis la Sinjoro Jesuo Kristo, sed estis la filo, ne la Patro, kiu mortis.

En lia opozicio al Zefireno, Hipolito komencis la unuan skismon en la historio de la kristana eklezio. Kiam Kaliksto, kiun Hipolito riproĉis la senmovecon de Zefireno, sukcedis tiun kiel papo, Hipolito kaj kelkaj liaj disĉiplouj forlasis la eklezion, kaj dum pli ol dek jaroj kiujn Hipolito staris ĉe la kondukanto de aparta parokanaro, eventuale kiel episkopo, kaj estas foje pripensita la unua kontraŭpapo.