Zernitz-Lohm

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zernitz-Lohm
Zernitz-Lohm (Germanio)
Zernitz-Lohm (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Brandenburgio
Distrikto Distrikto Ostprignitz-Ruppin
Komunumaro Amt Neustadt (Dosse)
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 033973
Poŝtkodo 16845
Aŭtomobila kodo OPR
Oficiala Municipokodo 12068501
Politiko
Komunumestro Jörg Kusserow
Adreso de la administrejo Bahnhofstraße 6
16845 Neustadt(Dosse)
Demografio
Loĝantaro 918 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 52° 53′ N, 12° 21′ O (mapo)52.87512.341666666667Koordinatoj: 52° 53′ N, 12° 21′ O (mapo)
Areo 36,97 km²
vdr

Zernitz-Lohm estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Ostprignitz-Ruppin de la federacia lando Brandenburgio. La 31-an de decembro 2004 la komunumo havis 981 loĝantojn.

Geografio

La komunumo situas en la oriento de la Prignitz, ĉ. 7 km nordokcidente de Neustadt (Dosse). La plej proksima ligo al la autoŝoseo A24 estas Neuruppin.

Divido

La tereno de la komunumo dividiĝas al la partoj Zernitz, Bahnhof Zernitz, Goldbeck, Neuendorf, Koppenbrück kaj Lohm.

Historio

La komunumo fondiĝis fine de la jaro 1997 per la libervola unuiĝo de la komunumoj Zernitz kaj Lohm. En oficiala dokumento aperis Zernitz unuafoje en 1324 kiel Cernitz. Zernitz do apartenas al la plej antikvaj urboj de la Prignitz.

Lohm nur iom poste aperis en oficiala dokumento; en la jaro 1336 kiel „tu Deme Luome“. Kiel multaj nomoj de la regiono la nomo plej verŝajne havas slavan originon.

En la lastaj semajno de la Dua Mondmilito trajno haltis ĉe la stacidomo de vilaĝo. En ĝi estis virinoj kaj knabinoj el la koncentrejo Theresienstadt. Oni volis transporti ilin al Hamburgo. Aviadiloj bombadis la trajnon. La loĝantoj helpis kaj zorgis pri la supervivantoj, sed poste venis SS-soldatoj kaj remetis ilin al la trajno. La destino de la supervivantoj ne estas konata. Por la 48 mortintoj oni instalis specialan honortombejon kun la nomo "Am Bahnhof" (ĉe la stacidomo)

Eksteraj ligiloj