Zilengo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Zilengo (kiu signifas nia lingvo, en la lingvo mem) estas planlingvo proponita de Oka Asajiro, la plej grava japana biologo de la 20-a jarcento, en 1889. En Germanio Oka lernis Esperanton, kiu multe influis lian projekton. Fine, Oka forlasis sian projekton favore al Esperanto kaj estis la unua Esperantisto de Japanio.

Antaŭ ol li eksciis pri Esperanto, la projekto distingis nek sekson nek nombron de pronomoj; ekz. pronomo `la' signifas `ŝi', `li' kaj `ili'. Aliflanke Oka asijiro kritikas Ludovikon Lazaron Zamenhof pro la insisto distingi pluralon kaj singularon.

Ekzempleto: ?Is regretir, kod kreenta de Esperanto ne posedas savo de lengo de Estrem Oriento ? (Ĉu eblas, ke kreinto de Esperanto ne sciipovas la lingvojn de Ekstrema Oriento?).

Bibliografio

Literatura Foiro, 25 (1994) 147.

La projekto ricevis la bibliotekan klasifikon 418 “1889” de Biblioteko Butler.