Zoltán Nógrádi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zoltán Nógrádi
Persona informo
Naskiĝo 5-an de aŭgusto 1969 (1969-08-05) (54-jaraĝa)
en Szeged
Lingvoj hungaraangla
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Agrikultura Universitato (Gödöllő) • Scienca Universitato de Szeged
Okupo
Okupo politikisto • inĝeniero-agronomo • ekonomikisto
vdr

Zoltán Nógrádi, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Nógrádi Zoltán estis hungara urbestro, parlamentano, agronomo.

Zoltán Nógrádi[1] naskiĝis la  5-an de aŭgusto 1969(nun 1969-08-05) en Szeged.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zoltán Nógrádi maturiĝis en agrikultura mezlernejo en Kalocsa en 1987, poste li akiris agrikulturan kaj pedagogian diplomojn en Agrikultura Universitato (Gödöllő) en 1993. Post la diplomo li hejmenvenis al Mórahalom, kie li havis agrikulturajn postenojn. En 1997 li akiris ankaŭ ekonomian diplomon en Scienca Universitato Attila József. Li estis edziĝinta kaj du idoj naskiĝis.

Politika kariero[redakti | redakti fonton]

Ekde 1994 li estis urbestro de Mórahalom, en 1997 li membriĝis en Fidesz. Inter 2002 kaj 2014 li estis ankaŭ parlamenta deputito. Li multe strebis por evoluo de Mórahalom kaj ties ĉirkaŭaĵo. Li ricevis premiojn en 2000 kaj 2015.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]