Mórahalom

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Mórahalom (mOrahalom) estas urbo kun titolo vinvilaĝo kaj kuracbanloko en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Csongrád, en subregiono de Mórahalom, kies centro estas. Halom signifas holmo. Móra estis familio en Szeged, el ili Ferenc Móra estis verkisto kaj arĥeologo laboranta en regiono de Szeged.

Preĝejo de Mórahalom

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La urbo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Szeged-Baja apud la landlimo, sed ne estas limpasejo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la turka erao restis nenio. Post la turkoj en la regiono la vilaĝoj senhomiĝis, restis vivaj en la proksimeco Szeged kaj Szabadka. La kamparanoj konstruis farmojn en siaj parceloj, ĉar el la urbo ne povis kulturi teron kaj bredadi. Naskiĝis senfinaj vicoj de farmoj, kiu en la hungara enradikiĝis farmomondo pro la grandeco. Inter Szeged kaj Szabadka estis koneksaj farmoj, inter alie la nuna Mórahalom. La unua skriba mencio devenis el 1729. Tie Szeged fondis farmocentron por faciligi la administradon kaj samtempe konstruiĝis kapelo, en 1903 jam katolika preĝejo. En 1920 apude oni faris ŝtatlimon inter Hungario kaj SHS (Serba-Kroata-Slovena Reĝlando). La centro iĝis vilaĝo en 1950, grandvilaĝo en 1970, urbo en 1989.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]