Zsuzsa Kun
Zsuzsa KUN, hungare Kun Zsuzsa, Esperante Suzano Kun estas hungara baletisto kaj baletestro.
Zsuzsa Kun naskiĝis la 9-an de decembro 1934 en Budapeŝto.
Biografio
Zsuzsa Kun lernis baleton de Ferenc Nádasi en Budapeŝta Ŝtata Operejo inter 1943-1949, poste ŝi aliĝis al la trupo samloke. Inter 1950-1952 ŝi plulernis baleton en Moskvo kaj Leningrado. Inter 1972-1979 ŝi estris la baletistojn. Ŝi ricevis premion Kossuth en 1962, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.
Ŝiaj roloj (elekto)
- Leonid Lavrovskij: Giselle, - titolrolo; Romeo kaj Julieta - titolrolo
- Gyula Harangozó: Romeo kaj Julieta - titolrolo
- Vasilij Ivanoviĉ Vajnonen: La Nuksrompilo - Princino Maria, neĝero, ĉina danco
- László Seregi: Spartacus - Flavia
- Messerer: Cignolago - Odette/Odilia
- Zaĥarov: Baĥĉisaraja fontano (Puŝkin) - Zaréma, Maria
- en filmo en 1964