Zuŭara
Zuŭara | |
urbo | |
Oficiala nomo: arabe زوارة | |
Ŝtato | Libio |
---|---|
Distrikto | An Nukat Al Ĥams |
Maro | Mediteraneo |
Koordinatoj | 32° 56′ 0″ N 12° 05′ 0″ O / 32.93333 °N, 12.08333 °O (mapo) |
Loĝantaro | 45 000 |
Horzono | UTC+2 |
Situo de Zuŭara en Libio
| |
Vikimedia Komunejo: Zuwara | |
Zuŭara (arabe زوارة), estas havenurbo en nordokcidento de Libio, kun ĉ. 45 000 loĝantoj. La urbo situas 108 km okcidente de Tripolo kaj 60 km de la tunizia-libia limo. Ĝi estas administra centro de la distrikto An Nukat Al Ĥams.
La loĝantaro konsistas ĉefe el ibadioj, branĉo de la islamo. Oni poarolas ties la zenatian lingvon, variaĵon de la berbera lingvo.
Historio
La urbon unuafoje menciis Leo Africanus. En kataluna vellibro aperas ĝi kiel Punta dar Zoyara en 1375.
Ekonomio kaj trafiko
Zuara estis iam la ĉefa stacio de la fervoja linio el Tripolo. La arte konstruita haveno de la urbo ofertas konvenan protekton por la motorizitaj fiŝkaptaj ŝipoj. La greno, daktilo kaj esparta ligeo estas lokaj produktaĵoj.