Saltu al enhavo

Talio (mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri mitologiaj rolulinoj. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Talio.
Talio
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso ina
Specio antropomorfa virino
Ekipita per ŝtrumpeto, masko
Patro Zeŭso
Patrino Mnemozino
Gefratoj KlioKaliopoMelpomenoUranioEŭterpoTerpsiĥoroEratoPolimnio
Kunulo Apolono
Infanoj Koribantoj
vdr

Talio (greke Θάλεια, vorto kiu striktesence signifas «flori», sed kiun oni kutime uzis por priskribi la lukson kaj grandiozon de bankedoj kaj festoj), estas la nomo de diversaj rolulinoj de la helena mitologio:

Talio, la muzo

[redakti | redakti fonton]

Talio estis muzo pri komedio kaj bukolika-paŝtista poezio. Ŝi estis filino de Zeŭso kaj Mnemozino, diino pri memoro[1]. Kun Apolono, ŝi iĝis patrino de la koribantoj[2], kvankam laŭ alternativa versio la gepatroj de tiuj soldatoj estis aliaj[3].

Komence, ŝi estis kamparana diino[4], eble protektantino de floroj. Sed tial kial komedio origine estis ligita al kamparo kaj ŝi estis tre gaja diino, ŝi fariĝis muzo pri tiu verk-stilo. Ankaŭ ŝia nomo rilatas al tio, pro tio ke oni diris ke homoj kies prodaĵojn oni laŭdadas per poemoj floras dum longa tempo[5].

Oni kutime prezentis Talion kiel ridema junulino, kun sprita vizaĝo kaj petolema rigardo. Ŝi ofte portas en siaj manoj kiel atributon komikan maskon kaj paŝtistan bastonon, surportas duonbotojn aŭ sandalojn kaj aperas kronita per heder-folioj, simbolante nemortemecon. Alude al ŝia fako, Talio ankaŭ aperas kun speciala klariono aŭ trumpeto, uzata de la tiamaj aktoroj por laŭtigi iliajn voĉojn.

La asteroido Talio, malkovrita en 1852, ricevis sian nomon honore al ĉi tiu muzo.

Talio en nuntempa kulturo

[redakti | redakti fonton]
La tri Gracioj (Talio, Aglajo kaj Eŭfrozino), laŭ Hans Baldung, 1540-43.

Talio, la kariso

[redakti | redakti fonton]

Talio estis ankaŭ la plej aĝa el la Karisoj. Ŝi kaj siaj fratinoj Aglajo kaj Eŭfrozino prezidis bankedojn kaj aliajn festajn ceremoniojn, kaj disdonadis abundon kaj fekundecon. Pro ŝia nomo, uzata por laŭdi bankedojn, Talio ekvivalentas al Pandajsio, alia kariso kiu ofte akompanis Afroditon, laŭ vazaj pentraĵoj. Ŝi estis filino de Zeŭso kaj Eŭrinomo[6] aŭ la horo Eŭnomio, laŭ la orfea tradicio[7].

Heziodo atentigas pri ŝiaj belegaj okuloj[8], kaj en artaj figuraĵoj oni kutime distingas ŝin el ŝiaj fratinoj pro tio, ke nur Talio portis florojn sur sia kapo, aŭ heredfoliojn sur siaj vestaĵojn. Alifoje ŝi estas la nura kariso vestita, kompare kun la duonnuda Eŭfrozino aŭ la tute nuda Aglajo.

Talio, la nereidino

[redakti | redakti fonton]

Talio nomiĝis unu el la kvindek nereidinoj, maraj filinoj de Nereo kaj Doriso[9]. Homero inkludis ŝin inter la tridek du nereidinoj kiuj venis al la troja marbordo por ploradi, kune kun Tetiso, la morton de Aĥilo[10].

Talio, la nimfo

[redakti | redakti fonton]

La lasta Talio estis filino de Hefesto kaj la montara nimfo Etno, en Sicilio. Oni ankaŭ kultadis ŝin kiel hom-forma diaĵo rilata al la vivo de la plantoj kaj ĝiaj burĝonoj. Verŝajne oni atribuis al ŝi la instruon pri uzado de volkanaj cindroj kiel fekundigilo, tre ofta en kultivado de vitoj sur volkanaj insuloj kiel Tero (nuntempa Santorino). Oni kutime konfuzis ŝin kun la samnoma muzo kaj kun la nereidino aŭ kariso.

La dia reĝo Zeŭso atentis pri ŝi kaj agis same kiel kun Egino, LetoGanimedo: li aliformiĝis en aglo kaj forkaptis Talion. Hontige, aŭ timante la venĝon de la edzino de la dio, la nimfo kaŝiĝis subteren, kie ŝi poste naskis du ĝemelojn: la Palikoj[11]. Pro tio oni diras ke ili spruĉis el la tero[12]. Kromaj versioj rakontas ke ŝi estis nevolonte subterigita de Zeŭso, kiu volis kaŝi la amaferon, aŭ ke la Palikoj vere estis filoj de Hefesto.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Heziodo. Teogonio, 75.
  2. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 1.3.4.
  3. Komentoj de Sir James Frazer pri la Mitologia biblioteko de Apolodoro [1].
  4. Aristofano. Birdoj, 737.
  5. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 1.3.1.
  6. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 9.35.1.
  7. Orfea Himno 60.
  8. Heziodo. Teogonio, 907.
  9. Vergilio. Eneado, 826.
  10. Homero. Iliado, 18.39.
  11. Servio. Pri la Eneado, 9.584.
  12. Makrobio. Saturnaj, 5.