Dua angla-nederlanda milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Dua Angla-Nederlanda milito estis milito inter Anglio kaj Nederlando (tiam nomita la "Unuiĝitaj Provincoj") ekde 1665 ĝis 1667. Ĝi sekvis la Unuan Anglan-Nederlandan militon, kiu ĉesiĝis per angla venko. Samkiel la unua, la ĉefa celo de la Dua Angla-Nederlanda milito estis majstreco de la maraj komercaj vojoj, kiujn Nederlando ekde tiam klare superis.

La milito estis ĉefe mara kaj estis gajnita de la Nederlandoj. Tio havis gravan influon tra Anglio, precipe en Londono, kiu fartis atakebla post epidemio de pesto kaj granda incendio en 1666.

La traktato de Breda, subskribita en Breda je la 31-a de julio 1667, restarigis pacon inter la du ŝtatoj. Danke al tiu teksto, la Angloj povis konservi la teritorion ĉirkaŭ Nova Amsterdamo (hodiaŭa Novjorko). Kompense pro tio, la Nederlandoj ricevis la sukerajn kultivejojn de Surinamo, kiujn ili malprave taksis pli multvaloraj.

La paco estis tamen nedaŭra : Anglio kunigis Francion por ataki Nederlandon en 1672, kaj tiel komenciĝis la Tria Angla-Nederlanda milito.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]