Guillaume Caillet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Guillaume Caillet
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1309 (1309-11-30)
en Beauvais
Morto 1-an de januaro 1358 (1358-01-01) (48-jaraĝa)
en Clermont
Mortokialo senkapigo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo terkultivisto • revoluciulo
vdr

Guillaume Caillet estis gvidanto de kamparana ribelo nomata Jacquerie en 1358 en Francio. La ribelo estis tiel nomata laǔ la moknomo Jacques Bonhomme de sia gvidanto [atribuita de la nobelaro kaj retrovita en la Kronikoj de Jean Froissart] ("Jacques" estis moknomo por la kamparanoj kiuj ĝenerale surhavis simplan mallongan ĵakon).

La ribelon kaŭzis - kiel kutime - la altaj impostoj kaj ĝenerala perturbo pro franca malvenko en la batalo de Poitiers. La ribelon subpremis la francaj nobeloj, gvidataj de reĝo Karlo la 2-a de Navaro. Caillet estis invitita al militpaŭza interparolado, la 10-an de junio, sed oni kaptis kaj torturis lin, ekzemple per kronado de blankarda (inkandeska) krono, ĝis morto.