La Maljunulino Holle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Maljunulino Holle
literatura verko
Informoj
vdr

La historio pri Maljunulino Holle estas fabelo registrita de la fratoj Grimm.

Ilustraĵo de Otto Kubel

Filineto senĉese estas neglektita de la duonpatrino, kompare kun ties propra filineto. Finfine, ŝi preferas sin ĵeti en puton, kie ŝi perdis spindelon, pro nura timo je la vicpatrino. En la mondo, kiun ŝi trovas en la profundo de la puto, sed kiu cetere ankaŭ samtempe troviĝas super la nuboj, renkontas ŝi maljunulinon nomitan Holle, kiu havas grandajn dentojn. La bela kaj laborema knabino restas en servado al la maljunulino, kies litojn ŝi sternas, post kio ekneĝas sur la teron. Post iom da tempo, la knabino petas la maljunulinon pri sia maldungo. Sinjorino Holle superŝutas ŝin tre abunde per ora pluvo. Tiel reiras ŝi hejmen : la koko salutas ŝin kantante : "Kokeriko! Nia ora knabino denove estas hejme!"

Ŝia malbela kaj mallaborema duonfratino baldaŭ volas sekvi la saman vojon kiel ŝi, sed ŝia servado – kompreneble – ne kontentigas la maljunulinon, kiu maldungas ŝin sendante al ŝi pluvon de peĉo, kiu restos gluita dum la tuta vivo!

Socia fono[redakti | redakti fonton]

En tiu-ĉi feinrakonto estas traktata konflikto, kiu estis tre ofta ene de familioj en tempoj, kiam multegaj virinoj mortis kiel naskantinoj; tiam la vidvoj ofte devis denove edziĝi, baldaŭ generante ge-duonfratojn konkurencantajn la antaŭajn geinfanojn. En pluraj regionoj la popolo asertas, ke la hejmo de Sinjorino Holle troviĝas en ilia montaro, ekzemple la Alta Meissner inter Kassel kaj Eschwege en Germanio, aŭ la Hörselberg apud Eisenach, aŭ la loko Hollerich. Tial ne estas facile, determini la hejmlandon de tiu-ĉi rakonto.

Mitologia aspekto[redakti | redakti fonton]

Ŝajnas, ke la rakonto rearanĝas pli malnovan materialon, laŭ mitologia vidpunkto. Ekzemple, tiel aspektas unuarange la salto en la puton kaj la tuj posta komenco de vojaĝo en la alia mondo.

Verŝajne kaŝas sin sub la rolo de la Maljunulino Holle la ĝermana diino de la mortintoj, Hel, kiun aliuloj nomis "Frika [Fricka], Frig [Frigg] aŭ Perŝta [Perchta]. Dum la "krudaj noktoj", t.e. inter la 23-a de decembro kaj la 5-a de januaro, kiam devis ĉesi la domlaboroj, la diino laŭdire supreniris ĝis la tersurfaco por kontroli, kiu estis laborema, kiu estis maldiligenta dum la tuta jaro. Tial ne malekzistas nuntempe interrilatoj kun la diino Nertuso [Nerthus]. Ĉu francaj, germanaj aŭ nederlandaj infanoj, kiuj vivas laŭlonge de la Rejno, ne rajtus ankaŭ pripensi Sanktan Nikolaon por la laboremuloj kaj lian kunulon "le Père Fouettard", "Knecht Ruprecht" aŭ "Swarte Peter" por la mallaboremuloj?

Tamen oni ne povas ekskluzivi, ke la nomo 'Holle' eble devenas de la ĝermana diino Holda aŭ Hulda, kiu vivas laŭ la legendoj aŭ en la trunko de la sambuko (germane : Holunderstrauch ~ Holler ~ Hollerbusch), aŭ ankaŭ en la malproksima Nordo, kie ŝi gardas la mortintajn geinfanojn.

Laŭ la loĝantoj de la regiono Hesio [Hessen], la Maljunulino Holle respondecas pri la kvanto de neĝo en vintro: ju pli zorge ŝi sternas siajn litojn, skuante siajn lanugokusenegojn, des pli da neĝo falas sur la teron!

Otto Ubbelohde: Neĝas dank'al la Maljunulino Holle

Beletristiko[redakti | redakti fonton]

En alia fabelo de la fratoj Grimm, La Blua Lumo (Das blaue Licht), retroviĝas tiu temo de donacoj faritaj de sorĉistino el puto.

Same, la Regentrude de Theodor Storm loĝas en subtera mondo, kiu estas alirebla tra kava saliko.

Saman historion rakontas la bulgara fabelo La Ora Knabineto.

La puto retroviĝas same en la fabelo de Hans Christian Andersen titolita "La tindrujo".

Signifoklarigo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]